Sedativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sedativo (aŭ trankviligaĵo, kvietigaĵo) estas substanco, kiu kvietigas doloron aŭ moderigas tro aktivan organon.

Ili estas CNS-depresantoj kaj interagas kun cerba aktiveco, kaŭzante ties malakceliĝon. Diversaj specoj de sedativoj povas esti distingitaj, sed plimulto de ili influas la neŭro-transmisilan gama-aminobuteratan acidon (GABA). Malgraŭ la fakto, ke ĉiu sedativo agas laŭ sia maniero, la plej multaj produktas malstreĉajn efikojn pliigante GABA-aktivecon.

Ĉi tiu grupo rilatas al hipnoto. La esprimo sedativo priskribas medikamentojn, kiuj servas por trankviligi aŭ malpezigi angoron, dum la esprimo hipnota preskribas medikamentojn, kies ĉefa celo estas iniciati, daŭrigi aŭ plilongigi dormon. Ĉar tiuj du funkcioj ofte koincidas, kaj ĉar medikamentoj en tiu klaso ĝenerale produktas doz-dependajn efikojn (varianto de kontraŭ-anksieco ĝis perdo de konscio) ili ofte estas referitaj kolektive kiel sedativo-hipnotaj medikamentoj.

Sedativoj povas esti uzataj por produkti tro-trankviligan efikon (alkoholo estas la plej ofta sedativa drogo). En kazo de trodozo aŭ se kombinita kun alia sedativo, multaj el ĉi tiuj drogoj povas kaŭzi profundan senkonsciecon kaj eĉ morton.

Sedativa akvo estas la kamfora amonia akvo.