Sempronio Grakĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Tiberius Gracchus en bildstrio el la 19-a jarcento

Tiberius Sempronius Gracchus (naskiĝinta en 162, mortinta en 133), esperantigite Tiberio Sempronio Grakĥo, filo de Tiberius Sempronius Gracchus la malpli juna, estis grava romia pleba tribunuso kaj socia reformanto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la morto de la patro lin bonege edukis la patrino kaj jam en la jaro 146 a.K. li kuraĝe batalis ĉe Kartago. En 137 li akompanis la konsulon Hostilius Mancinus kiel kvestoro al Hispanujo kaj sukcese faris kontrakton kun la numancanoj pri libera retiriĝo de la venkitaj romiaj trupoj - nur danke al la konfido kiun en li havis la lokuloj. Memkompreneble la politikistoj en Romo kontraŭis tion. Por la jaro 133 li kandidatis pri la pleba tribunuseco por fari la duan grandan taskon de sia vivo, agrikulturan reformon.

Detaloj pri la agrikulturaj reformoj[redakti | redakti fonton]

Tiam la grundoj estis en manoj de malmultaj homoj, de la t.n. "optimates" aŭ "nobiles". Al ili kontraŭis amaso da malposedantaj homoj malriĉiĝintaj. Tia skandalo estiĝis pro ties akiro de la publikaj teritorioj (ager publicus) kiuj abundis post sukcesa milito kaj perdigis la klason de la kamparanoj: la nobeloj ja laborigis sur siaj teritorioj senkoste la sklavojn. Por abolicii tiun ĉi malbonon Grakĥo volis retaŭgigi la malnovan leĝon "Lex Licinia" de 367 kaj proponis por unuopuloj maksimuman posedon de 500 jugeroj je publikaj grundoj. La restoj estu disdonitaj al bezonantuloj. Tio iĝis skandalo inter multaj nobeloj, sed vane. Nur kiam ili konvinkis unu el la aliaj plebaj tribunusoj, nome M. Octavius, per vetoo malhelpi voĉdonon pri la propono de Grakĥo, sukceso intertempa proksimis. Reage Grakĥo maldungigis lin per la helpo de la popolo - sed tio estis kontraŭkonstitucia.

La de Grakĥo proponita leĝo akceptitis kaj estiĝis komisiono respondeca pri la realigo. Komisianoj estis krom Grakĥo mem ankaŭ la frato Gajo Sempronio Grakĥo kaj la bopatro Appius Claudius. Sed la plej gravaj problemoj koncernis la disdividon inter privataj kaj malprivataj posedaĵoj. Malgraŭ la helpo kiun alportis heredo donita de reĝo Attalos la 3-a (Pergameno) al la romianoj, vera apliko de la leĝoj eblis nur se Grakĥo denove iĝus tribunuso. La tagon de la decido liaj konstraŭuloj substrekis ke tio estus kontraŭleĝa. Kiam la reelekto prokrastiĝis je la sekvinta tago ekestis sangaj tumultoj en la popola asembleo de sur Kapitolo. Informite kaj ekscitite la senato, sub la gvido de la plej supera sacerdoto P. Scipio Nasica, sturme prenis la asembleon. Grakĥo estis tro malfirma por rezisti kaj liaj amikoj plejparte troviĝas ekstere de Romo kampare. Tial li iĝis murdita kun aliaj 300 samfrakcianoj. Tiel la unua granda popola moviĝo finiĝis. Kvankam la nobiloj venkis, ili timis malvalidigi la agrikulturan leĝon novan. Ankaŭ ilia ĉefa instiganto, ribelestro Scipio Nasica sub preteksto senditis eksterlanden.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 8. Leipzig 1907, p. 202-203, kio legeblas tie ĉi interrete.