Senrjuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Senrjuo (el japana 川柳, senryū : rivera saliko) estas tradicia japana poeziaĵo, kiu tradicie aperas en unu vertikala 17-silaba linio, enhavanta tri fonetikajn partojn de 5, 7, 5 silaboj. En Esperanto kaj aliaj lingvoj krom la japana, senrjuoj aperas en tri horizontalaj linioj de 5, 7, 5 silaboj. Ĝi similas al la pli konata hajko, sed kiam hajko kutime priskribas naturon kaj estas plimalpli serioza, senrjuo temas pri etaj homaj malfortaĵoj kaj estas cinika aŭ plena de nigra humuro. Kontraste de hajko, senrjuo ne enhavas kireĵion (cezurvorton) nek kigon (difinitan sezonan vorton aŭ frazaĵon).

La vorto devenas de la japana poeto Senryū Karai (柄井川柳, 1718-1790), kies poemaro Haifūyanagidaru (誹風柳多留) famigis la ĝenron.

Kun la rilataj formoj hajko, renko, hajgao kaj hajbuno, senrjuo estas parto de la japandevena literatura ĝenro hajkajo.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Jen konata ekzemplo el Haifūyanagidaru:

泥棒を 捕えてみれば 我が子なり
dorobō wo/ toraete mireba / wagako nari
La rabiston,
Kiam oni kaptis:
Sia propra filo

Ĉar ili havas similan strukturon, oni legas poemojn, kiuj ŝajnas esti hajkoj, sed per pliatenta lego oni komprenas ilian cinikecon, aŭ absurdecon. Oni rimarkas cetere ilian mankon de kigo.

Senrjuoj en esperanto[redakti | redakti fonton]

Jen senrjuoj far Feiko Munniksma, publikita en Pensoj kaj protestoj, kaj poste en Laŭte! (n° 193) :

Morti tutsola,
jen ekzisto-sorto en
vivo ja fola
Monda kantato,
ja revenaj motivoj:
sano, malsato

Jen aliaj senrjuoj, de Masakato, el SAT-retejo, el serio Senrjue al "Abeĉjo"[rompita ligilo]:

Intermortiga
kolektivdefendrajto
plorigas pacon.
Proksimiĝanta
soldatservo ne, ne, ne,
absolute ne !