Seon
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Seon (stacidomo). |
Seon | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Lenzburg |
Koordinatoj | 47° 20′ 45″ N 8° 9′ 35″ O / 47.34583 °N, 8.15972 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 45″ N 8° 9′ 35″ O / 47.34583 °N, 8.15972 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4684 |
Areo | 9,61 km² |
Alteco | 445 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5703 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
![]() | |
Seon estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 4684 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Seon situas sudokcidente de la urbo Lencburgo en la valo Seetal ĉe la bordo de la rivero Aabach, elfluanto el la Lago de Hallwil.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Seon limas en nordokcidento al Schafisheim, en nordo al Staufen, en nordoriento al Lencburgo, en oriento al Egliswil, en sudoriento al Seengen, en sudo al Hallwil kaj Dürrenäsch, en sudokcidento al Teufenthal, kaj en okcidento al Gränichen.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]
Seon disponas pri stacidomo ĉe la tiel nomita Seetal-Fervojo, tio estas trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Lucerno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en Lencburgo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Seon datiĝas el la jaro 893 kiel Sewa. En mezepoko en Seon regis la Grafoj de Lencburgo kaj ek de 1173 la Grafoj de Kiburgo, kies heredantoj estis la Habsburgoj. En la jaro 1415 Argovio estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo kaj Seon fariĝis servuto de Berno. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Seon apartenis dum kvin jaroj al la Kantono Baden, kiu en la jaro 1803 estis integrita al Kantono Argovio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Distrikto Lencburgo | |
---|---|
![]() |
![]() |
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen |