Boniswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Boniswil (stacidomo).
Boniswil
Blazono de Boniswil
Loĝkvartalo en Boniswil
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Lencburgo
Koordinatoj  47° 19′ 5″ N 8° 11′ 10″ O / 47.31806 °N, 8.18611 °O / 47.31806; 8.18611 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 5″ N 8° 11′ 10″ O / 47.31806 °N, 8.18611 °O / 47.31806; 8.18611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1409 (31 decembro 2008)
Areo 2,78 km²
Alteco 477 m super marnivelo
Poŝtkodo 5706
Komunumkodo 4192
Mapo de Boniswil
vdr

Boniswil estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Najbaraj komunumoj estas en nordo Hallwil, en nordoriento Seengen, en sudoriento aliflanke de la Lago de Hallwil Meisterschwanden, en sudo Birrwil, en okcidento Leutwil, kaj en nordokcidento Dürrenäsch. Ĝi havis 1409 loĝantojn je la fino de 2008.

Aabach sube de Kastelo Hallwyl post la elfluo el la Lago de Hallwil

Boniswil situas ĉe la nordokcidenta fino de la Lago de Hallwil. Al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝo Alliswil, kiu situas proksimume 1 km sude de la ĉefvilaĝo. En la ebenaĵo ĉe la lagobordo estas vasta marĉo kun kanokampoj, kiu estas naturrezervejo. La rivero Aabach formas la nordorientan komunumlimon al Seengen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fervojlinio kaj kantona ĉefvojo ĉe la vilaĝeniro venante de Birrwil

Boniswil situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Lucerno, la Seetal-Fervojo. Ĉe la linio troviĝas la stacidomon de Boniswil. Tra la komunumo krome pasas buslinio de Teufenthal tra Seengen al Lencburgo.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Lencburgo tra Hochdorf al Lucerno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 13 km sude en Lencburgo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Boniswil datiĝas el ĉirkaŭ la jaroj 1217–1222 kiel Bonoltswile. En mezepoko en Boniswil unue regis la Grafoj de Lencburgo, ilin sekvis la Grafoj de Kiburgo kaj en 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj.[1] En ties nomoj la habsburgaj vasaloj, la Senjoroj de Trostburg kaj ek de 1326 la Senjoroj de Liebegg plenumigis la malaltan jurisdikcion en la loko.

En Boniswil en la 13-a jarcento ekzistis majora bieno, kiu estis administra centro por la vastaj bienoj, kiujn la Monaĥejo Einsiedeln posedis en la regiono.

En 1415, la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Boniswil fariĝis nun parto de la berna regejo, nome de Berna Argovio. La senjoreco Trostburg jam en 1346 transiris al la Senjoroj de Rinach kaj en 1486 al la Senjoroj de Hallwyl. Ili bendis sian havaĵon en Boniswil en 1616 al la urbo Brugg. Ĉar Berno tamen ne toleris la potencokreskon de Brugg, ĝi transprenis la jurisdikcion rekte kaj kreis la tribunaldistrikton Trostburg, kiu estis subvoktejo de la voktejo Lencburgo.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Boniswil fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio. En 1898, la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Alliswil estis integrita al la politika komunumo Boniswil.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Boniswil en Historia Leksikono de Svislando

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Distrikto Lencburgo
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen