7 (nombro)
Aspekto
(Alidirektita el Sep)
- "Sep" alidirektas ĉi tien. Por la jaro, vidu la paĝon 7.
Sep (7) estas la natura nombro kiu sekvas de 6 kaj antaŭas de 8.
La nombro 7 en la dekuma sistemo havas alternativajn formojn:
- en duuma sistemo : 111
- en deksesuma sistemo : 7
- en ĉina skribo (ankaŭ en Japanio): 七
- en majaa skribo:
Pri la nombro 7
[redakti | redakti fonton]- 7 estas primo eĉ ankaŭ primo de Mersenne.
- 7 estas la atomnumero de nitrogeno.
- Estas 7 tagoj en 1 semajno.
- Estas 7 tononomoj en muziko (laŭ klasiko maniero de kalkulo, tamen reale notoj estas 12 por ĉiu dufoja ŝanĝo de frekvenco de la sono).
- Estas 7 sakramentoj en ortodoksismo kaj katolikismo.
- Estas 7 gravegaj pekoj kaj 7 sanktaj virtoj en kristanismo.
- La sepa grupo de nombroj, laŭ Brazila folkloro, apartenas al virŝafo, kaj la nombro 7 mem rilatas al aglo.
- 7-kvadrato estas geometria formo el 7 kvadratoj.
- Seplatero estas plurlatero kun 7 lateroj.
- Sepedro estas pluredro kun 7 edroj.
- Radioamatoroj uzas la vorton sepen por eviti konfuzon kun "ses" dum malfacilaj eteraj kondiĉoj. sepen estas registrita en la Nova PIV.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]-
Evoluo de bildo de "7"
-
Internacia mara signala flago por "7"
-
"7" montrata per sep-segmenta montrilo, estas du malsamaj ofte uzataj variantoj