Serĉante la Unukornulon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serĉante la Unukornulon
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Juan Eslava Galán
Lingvoj
Eldonado
vdr
Rinocero
Albrecht Dürer, 1515
Ligna gravuraĵo (21,4 x 29,8 cm)

Serĉante la Unukornulon (aŭ hispanlingve En busca del unicornio) estas historia romano de la hispana verkisto Eslava Galán kun fono je la lastaj jaroj de la reĝo Henriko la 4-a kromnomita “la senpovulo”, en la dua duono de la 15-a jarcento, kaj tre akurate dokumentita historie (kelkaj el la ĉefroluloj vere ekzistis, kiel la propra ĉefrolulo Juan de Olid. Tiu romano ricevis la tre gravan en Hispanio premion Planeta, en 1987, kaj la aŭtoro, Juan Eslava Galán famiĝis per ĝi.

Temo[redakti | redakti fonton]

Tiu romano konigas onin la etoson kaj kutimaron de la epoko, la tiaman koncepton pri honoro, kuraĝo kaj devo al la reĝo kaj la ideon pri Afriko kiun havis la tiamaj eŭropanoj kaj kiel tiuj eksploristoj vidis ĝin. Temas pri ekspedicio al Afriko por ĉasi tion kion tiuj tiamaj kastilianoj nomis unukornulon kaj poste oni nomos Rinocero kaj por fortranĉi ties kornon laŭdire utila por kuraci la seksan senpovecon de la reĝo. Tiom serioza historio estas distre traktata en la romano per alloga priskribo de la sentoj de la eksploristoj kaj per uzado de humoro.

Historia fono[redakti | redakti fonton]

Henriko la 4-a (Reĝo de Kastilio inter la jaroj 1454-1474) edziĝis dufoje, unue al Doña Blanka de Navaro, kies geedziĝo ne plenumiĝis kaj estis malvalidata (pro tio la kromnomo de “senpovulo”), kaj kvankam li havis filinon nome Juana (Johanino) “la beltraneja” kun sia dua edzino Doña Juana de Portugalio, laŭdire ŝi ne estis lia vera filino, sed de unu el liaj ĉefaj nobeluloj Don Beltrán de la Cueva (pro tio la kromnomo “beltraneja”) kaj pro tio laŭ la traktato de la Virbovoj de Guisando la propra reĝo deklaris heredontinon pri la reĝorajtoj al sia fratino Isabel (la estonta edzino el la Katolikaj Gereĝoj) anstataŭ sian filinon Juana, kio kialis post lia morto, ke ambaŭ, onklino kaj nevino, komencis enlandan militon por la reĝorajto de Kastilio.

Verkohistorio kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

La reĝo aŭdas, ke korno de unukornulo povas esti solvo kontraŭ lia malsano nome senpoveco kaj komisias al Juan de Olid organizi ekspedicion al Afriko kapti ĝin. Uun el la akompanantoj estas Manolito de Valladolid, de konfuza sekseco, kiun devos eviti la ĉefrolulo Juan dum la tuta vojaĝo, kio humorigos la historion. Alia interesega rolulo estas la sciencisto de la ekspedicio, monaĥo kaj konanto de herbospecioj: tiu eksplikas al ekspediciestro, ke por ĉasi la beston oni devos kunporti ĝis ĝi virgan junulinon por ke ŝi pacigu la mortontan unukornulon, kio duobligos la humoron de la romano. Tiu afero kaŭzos problemojn en la ekspedicio ĉar ne facilos, ke tiu virgulino Inesilla pluestu tia dum tiom da tempo inter tiom da viroj. Krom la soldatoj kiuj helpos en la rilatoj kun araboj kaj subsaharaj negroj, alia interesa rolulo estas la interpretisto kiu enkondukas en la verkon la lingva problemo normala en la mezepoko kaj komplika ĉefe kiam oni transpasos el arablingva Nordafriko en subsaharan Afrikon.

Multegaj eventoj okazas dum jaroj: bataloj, novaj landoj kaj nacioj, mortoj de ekspediciistoj, pejzaĝoj kaj multegaj malfacilaĵoj. La ĉefrolulo pripensas la situacion kaj la interkulturaj diferencoj per modernaj opinioj, kezemple, ĉu la negroj estas homoj tute kiel la eŭropanoj, ktp. Fine oni atingas la unukornulon kaj la kornon sed la reveno estos eĉ pli malfacila. La estro jam estas la ununura restanta membro de la ekspedicio. Kontaktas portugalojn, kiuj kontrolas la komercon sude de Afriko kaj estas malliberulo en Portugalio. Kiam li revenas al Kastilio, la reĝo jam estis mortinta kaj novaj, nome la Katolikaj Gereĝoj unuigas la landon kaj pripensas en novaj teritorioj. La afero de la unukornulo jam ne utilas.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Krom la distra intereso de la romano, la historia fono kaj la temo interkultura tute samtempa interesigas la verkon. Tiamaj eŭropanoj jam estis kontakte kun malproksimaj kulturoj ĉu aziaj ĉu afrikaj kaj prepariĝis por pli ŝoka kontakto kun praamerikaj kulturoj. Diferencaj vidpunktoj pri socio,lingvo, vivtenado, religioj kaj ĉefe kutimaro interesas al la ekspediciistoj kaj al la legantoj de la romano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Susana Rizo, ‘En busca del unicornio’, treinta años después, Ruritania [1] 29a de Aŭgusto 2017, Alirita la 30an de Aŭgusto 2017. Pri ‘En busca del unicornio’ kaj intervjuo kun Juan Eslava Galán.