Juan Eslava Galán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Eslava Galán
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1948 (1948-03-07) (76-jaraĝa)
en Arjona
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Facultad de Filosofía y Letras (Universidad de Granada) vd
Profesio
Alia nomo Nicholas Wilcox vd
Okupo verkistoprofesoro vd
Aktiva dum 1975– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan ESLAVA Galán estas hispana verkisto. Naskita en Arjona, Jaén, la 7-an de marto 1948, kiel filo de olivistoj. Li studis en la lokaj lernejoj ĝis kiam la familio translokiĝis al Ĥaeno kiam li estis dekjaraĝa. Tiuj unuaj jaroj aperas en lia unua novelo "Escuela y prisiones de Vicentito González" ("Lernejo kaj prizonoj de Vicentito González".

Li studis Filozofion kaj Beletron en la Universitato de Granada, kie diplomuĝis en Angla Filologio, kaj poste veturis al Britio por ampleksigi siajn studojn. Revene li estis instruisto en mezlernejo kaj poste doktoriĝis en la Universitato de Granada per tezo pri "Poliorcética y fortificación bajomedieval en el reino de Jaén".

Li adoras la Mezepokon, kio aperas en sia verko. Lia plej konata novelo estas "En busca del unicornio" ("Serĉante la Unukornulon"), kiu estis premiita per Premio Planeta, kio famigis lin kaj ĝin. Ties verkaro enhavas pli ol 50 librojn kaj eseojn inter kiuj elstaras Catedral (Katedralo) kaj Señorita (Fraŭlino). Ĵusa sukcesa libro estas "Una Historia de la Guerra Civil que no va a gustar a nadie" ("Historio de la Enlanda Milito kio neniun plaĉos"), kiu rakontas elstarajn eventojn de la Hispana Enlanda Milito inter ĵurnalismo kaj historia romano. Krome li ricevis premiojn kiel Ateneo de Sevilla, Premio Fernando Lara de Novela, Enrico Fattore de Italio aŭ la Premio de la Crítica Andaluza.

Krome sub la pseŭdonimo Nicholas Wilcox, li verkis kelkaj policajn romanojn. Tio estas kuriozaĵo, ĉar la stilo kaj temoj estas tute malsimilaj de tiuj de la "normala" Juan Eslava Galán.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]