Sergei Bodrov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergei Bodrov
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1948 (1948-06-28) (75-jaraĝa)
en Ĥabarovsk
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Familio
Infanoj Sergey Bodrov, Jr. vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristoverkistofilmproduktoro • reĝisoro vd
Laborkampo filmo vd
Aktiva dum 1974– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sergei Vladimiroviĉ BODROV (en rusa: Сергей Владимирович Бодров; Ĥabarovsko, 28a de junio 1948) estas rusa produktoro, scenaristo kaj reĝisoro, de burjata deveno. Li estas la patro de la jam mortinta aktoro kaj reĝisoro Sergei Bodrov, filo (1971-2002).

Li studis en la Federacia Ŝtata Kininstituto en Moskvo, kie li lernis la metion de scenaristo. Kiel reĝisoro, li atingis prestiĝon internacie en 1996 pere de sia filmo La montarprizonulo (en rusa: Kavkazskij plennik),​ bazita sur la rakonto La prizonulo de Kaŭkazo de Lev Tolstoj per kiu li ricevis la Premion Nika (nome la plej grava de la rusaj kinpremioj). La filmo estis kandidato al la plej bona alilingva filmo en la Oskar-premioj kaj al la Oraj Globoj de 1997.

Kiel scenaristo, ŝi partoprenis en nombraj verkoj, inte tiuj kiuj elstaras Orient-Okcidento (1999) de Régis Wargnier, filmo kandidata al la Oskar-premio al la plej bona alilingva filmo (2000) en kiu ludis lia filo Sergei Bodrov (1971-2002) kun internacia geaktoraro en kiu estis ankaŭ Catherine Deneuve kaj Sandrine Bonnaire.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Serguéi Bodrov (padre) en la hispana Vikipedio.