Sergej Poljanskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sergej Poljanskij
Personaj informoj
Ŝtataneco Rusio
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto, rusa lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Sergej Feodoroviĉ POLJANSKIJ estis rusa oficisto kaj pionira esperantisto. Li lernis en gimnazio en Simbirsk (nun Uljanovsk) kaj poste en universitato en Kazan. En 1887 kune kun Lenin li estas eksigita el la Kazana universitato pro partopreno en studenta kunveno. Li estas aŭtoro de „Kurioza sunhorloĝo“, unu el la plej malnovaj originalaj Esperanto-verkoj. Sergej Poljanskiij estis fondinto de la Esperanto-Societo en Ĥabarovsk ĉe Amur (1899), la unua Esperanto-societo en Ekstrema Oriento. Poste li laboris en Kielce, Petrozavodsk kaj en Leningrado.