Sergej Jurskij
Aspekto
Sergej JURSKIJ (ruse Сергей Юрьевич Юрский; naskiĝis la 16-an de marto 1935 en Leningrado kaj mortis la 8-an de februaro 2019) estis populara artisto de sovetia kaj rusia kino.
Jurskij studis en la jura fakultato, sed finis teatran altlernejon.
Li iĝis tutlande fama post la rolo de Vikniksor en la filmo „Respubliko ŜKID“ (1966). Sekvis aliaj sukcesaj roloj.