Sergej Nosov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sergej Nosov
Nosov1.jpg
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1961 (1961-02-17) (59-jara)
en Magnitogorsk
Ŝtataneco Rusio
Alma mater Magnitogorsk State Technical University • Rusa Akademio de Landa Ekonomio kaj Publika Administrado
Familio
Patro Q22137770
Okupo
Okupo politikisto
Information icon.svg
vdr

Sergej NOSOV (ruse Сергей Константинович Носов) naskiĝis la 17-an de februaro 1961 en la urbo Magnitogorsko, Ĉeljabinska regiono, Rusio. En 1983 tre sukcese finis la Magnitogorskan Min-Metalurgian Instituton, kiu portas nomon de lia avo Grigorij Nosov, kiel inĝeniero pri metalurgio. En 1995 li finis Akademion de Ekonomio. En 2003 li iĝis doktoro pri teknikaj sciencoj. Multjare okupiĝis pri sporto, en kiu li atingis grandajn rezultojn kaj iĝis majstro pri atletiko.

Sergej Nosov havas riĉan sperton de laboro kiel gvidanto. Li estis ĝenerala direktoro de Niĵne-Tagila Metalurgia Kombinumo kaj vic-guberniestro de la Sverdlovska provinco. Ekde oktobro de 2012 li iĝis elektita estro de la urbo Niĵnij Tagil, Rusio.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Sergej Nosov estas edzo kaj havas tri filinojn: Tatiana, Natalia, Ekaterina.

Profesia dinastio Nosov[redakti | redakti fonton]

Sergej Nosov estas reprezentanto de la tria generacio en la profesia dinastio Nosov. Lia avo Grigorij Nosov kaj patro Konstantin Nosov okupis gravajn postenojn en la ferindustrio de Rusio.