Sergio Corazzini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergio Corazzini
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1886 (1886-02-06)
en Romo
Morto 17-an de junio 1907 (1907-06-17) (21-jaraĝa)
en Romo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Campo Verano vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sergio Corazzini (1886-1907) estas itala poeto de la movado de Crepuscolarismo en la dua duono de la 19a jarcento.

Citaĵo
 La tuta dolĉa, resigna malgajeco de mia vivo estas en penso pri morto. 
— S.Corazzini

Lia sperto pri vivo (aŭ, pli ĝuste, pri morto) klarigas kial li sentis sin “poeto pri la malgrandaj aĵoj”, uzante simplan lingvaĵon, kontraŭstare al la tiam reganta elverŝemo de D’Annunzio: lia poezio esprimas unuflanke melankolian viv-deziron, aliflanke la konscion ne havi estontecajn perspektivojn.

En Esperanto ekzistas la traduko de tri poeziaĵoj de Corazzini, ĉiuj prizorgitaj de Carlo Minnaja kaj publikigitaj (paĝoj 31-36) in “Enlumas min senlimo”, LF-Koop 1990, aĉetebla ĉe feilibri@esperanto.it (Desolazione del povero poeta sentimentale/ Afliktiĝo de la povra poeto sentimentala, L’organo di Barberia/ La gurdo kaj La morte di Tantalo/ La morto de Tantalo).