Sermo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SermoSermo Vulgaris estas planlingvo proponita de José Soares da Silva en la fino de 20-a jarcento. Ĝi estas bazita sur Interlingvao. La projekto klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

La gramatiko de Sermo estas tre simila al de Interlingvao, sed pli ibereca. Estas okulfrapa la influo de hispana kaj portugala lingvo en ĝi.

Alfabeto kaj prononco[redakti | redakti fonton]

Sermo uzas 26 literan latinan alfabeton. Malsame al Esperanto:

  • C havas sonon /k/ antaŭ a, o, u, kaj /c/ antaŭ e kaj i;
  • Ch sonas /ĉ/;
  • G antaŭ a, o, u havas sonon /g/, antaŭ e kaj i, /j/;
  • Gh oni prononcu /g/;
  • Gn sonas kiel en la itala kaj franca lingvo (iomete /nj/);
  • Qu oni prononcu /k/;
  • Sce kaj Sci sonas /ŝe/, /ŝi/;
  • U sonas /ŭ/ en la grupoj "gua", "guo", "qua", "quo";
  • W havas sonojn /ŭ/ kaj /w/ dependante de etimologio;
  • X havas sonon /ks/;
  • Y havas sonon /i/.

La akcento sekvas la regulon de Interlingvao. Ĝenerale la forta silabo estas tiu kiu venas antaŭ la lasta konsonanto, sed estas ekceptoj.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Estas difinaj artikoloj la (ina), lo (vira), las (plurala ina) kaj los (plurala vira), kiel en arĥaika portugala lingvo. La artikoloj agregiĝis al prepozicioj kaj oni povas uzi elipson l'.

Estas nedefinaj artikoloj uno (vira), una (ina), unos (plurala vira) kaj unas (plurala virina), kiel en hispana lingvo.


La substantivoj havas du ĝenrojn: viran kaj inan. Oni faras la pluralon, ĝenerale, por aldono de -s, sed estas eksceptoj. La baza formo estas la vira, kaj la ina derivas de ĝi.


La adjektivo varias laŭ la substantivo en genro kaj nombro.


La adverbo estas derivata de adjektivo per kunmeto de -mente: Recente/Recentemente (freŝdata/freŝdate).


La konjugacio de verboj estas malsimpla kaj tre simila al de Interlingvao

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Babela turo (Genezo 11: 1-9)

1. E estava tota la tera de una mesma lingua e de uno mesmo parlar. 2. E adveniva que, partendo ilos desde oriente, trovavan una val in la tera de Sinear; e habitavan ibi. 3. E dicevan unos a los altros: Ece, nos faceremos bricas e las coceremos ben. E ilos usavan bricas in vice de petras e beton in vice de malta. 4. E dicevan: Ece, nos edificaremos una citate e una ture, cuja sumitate tocara los celos e faceremos pro nos uno nome a fin que non estaremos dispersatos supra la facia de la tera.

5. Alora descendeva lo Senior, pro vider la citate e la ture que los filios de los homines edificavan; 6. E diceva lo Senior: Ece que lo populo esta unito. e totos haven una mesma lingua; e si isto esta lo que ilos comencian a facer, alora non havera limites a toto lo que ilos faceran 7. Ergo, descendemos, e confundemos ibi lor lingua, a fin que ilos non comprenden uno la lingua del altro. 8. Asi lo Senior los dispersava supra la superficie de tota la tera e ilos cesavan de edificar la citate. 9. E la ture se apelava Babel, perque ibi lo Senior confundeva la lingua de tota la tera, e de ibi lo Senior los dispersava supra la facia de tota la tera.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

https://web.archive.org/web/20040605110615/http://www.geocities.com/sermo_vulgaris/