Servu la Popolon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Servu la Popolon" (ĉine 为人民服务) estas politika slogano kaj la moto de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Ĝi devenas de titolo de parolado de Maŭ Zedong, prezentita en septembro 1944.

Ankaŭ la slogano popoliĝis Usone pro la forta maoista influo inter la Nova Maldekstro, la Ruĝa Gvardio-Partio (en), la Nigraj Panteroj, kaj la Flava Frateco de Okcidenta Los-Anĝeleso.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Maŭ Zedong verkis ĉi tiun paroladon por memori la morton de soldato de la Popola Liberiga Armeo (PLA), Zhang Side, partopreninto de la Longa Marŝado kiu mortis kiam kolapsis fornon dum li laboris en provinco Ŝenŝjio. En la parolado, Mao citis frazon verkitan de la fama historiisto de la dinastio Han, Sima Ĉjan: "Kvankam morto trafas ĉiujn homojn same, ĝi povas esti peza kiel Monto Tai aŭ malpeza kiel plumo" (ĉine 人固有一死,或轻于鸿毛,或重于泰山). Maŭ daŭrigis: "Morti por la popolo estas pli peza ol Monto Tai, sed labori por la faŝistoj kaj morti por ekspluatantoj kaj subpremantoj estas pli malpeza ol plumo. Kamarado Zhang Side mortis por la popolo, kaj lia morto ja estas pli peza ol Monto Tai".

La parolado, prezentita je la 8-a de septembro 1944, diras ke la KPĈ kaj la PLA havas neniun alian celon ol servi la popolon. Ĝi deklaras ke la KPĈ kaj ĝiaj kadruloj ne timu kritikon, kaj se iu ajn kritiko pravas, ili akceptu ĝin kaj revizii ilian konduton laŭe. Ĝi ankaŭ diras ke ĉiuj en la revoluciaj vicoj egalas sendepende de titolo aŭ pozicio.

La frazo "servu la popolon" iĝis retorike grava kaj poste aperis en gravaj tekstoj de la ĉina marksismo inkluzive de "Pri la Ĝusta Traktado de Kontraŭdiroj inter la Popolo".

Nunaj uzoj[redakti | redakti fonton]

La slogano reflektas la influon de la maŭista principo, la amasa linio.

Ceremoniaj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas surskribita sur la barilo fronte al la ĉefenirejo de la komplekso Zhongnanhai (en), kiu gastigas la ĉefsidejon de la Centra Popola Registaro kaj la KPĈ.

Ekde 1984, dum inspektoj de trupoj en la PLA, la jena ceremonia interŝanĝo estas farata:

Inspektanta oficialulo
"Saluton, Kamaradoj!" (ĉine 同志们好)
Trupoj
"Saluton, Estro [aŭ Prezidanto]!" (ĉine 首长好)
Inspektanta oficialulo
"Kamaradoj, vi laboris forte!" (ĉine 同志们辛苦了)
Trupoj
"[Ni] Servas la Popolon!" (ĉine 为人民服务)

Kulturaj[redakti | redakti fonton]

En 2007, aktorino Cameron Diaz kaŭzis etan skandalon portante sakon kun la slogano "Servu la Popolon" ĉinlingve dum turnedo en Peruo. Multaj peruanoj sentis la sakon montro de subteno por la maŭista movado Luma Vojo.

En 2005, aŭtoro Yan Lianke (ĉine 阎连科) verkis satiran romanon okazantan dum la Kultura Revolucio titolita Servu la Popolon! pri amrilato inter la edzino de milita oficiro kaj kamparana soldato.

La fondinto de Huawei, kaj KPĈ-ano, Ren Zhengfei diras ke la kulturo de Huawei samas kiel tiu de la KPĈ, "kaj servi la popolon tutkore signifas esti klientocentra kaj respondeca al la socio."

Ankaŭ la firmao Hengtong Group karakterizas sian entreprenan mision kiel "Servi la popolon kaj sin dediĉi al la socio".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]