Severn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Severn
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

Severn [sevurn] estas rivero en Anglio kaj Kimrio (ĝi nomiĝas kimre Afon Hafren), kaj en Britio la plej longa kaj kun la plej granda akvotrafluo. Ĝia fonto estas en la Kambria montaro apud Llanidloes en la kimra provinco Powys. De tie ĝi fluas tra la anglaj provincoj de Shropshire, Worcestershire kaj Gloucestershire, kaj poste ĝi estiĝas la Severna Estuario, la Ŝanelo de Bristol kaj finfine fluas en la Keltan Maron.

Mitologio

La nomo Severn devenas ne de la angla Seven (sep) sed de legenda virino, Hafren (latinigita kiel Sabrina), kiu estas ankaŭ diino de la rivero en la kelta mitologio. Dum la tajda parto de la rivero la dio estas Noadu, kiu rajdas riveran tajdondon sur hipokampo.

Ĉefaj Urboj

Survoje la rivero trafluas la jenajn urbojn (de fonto en la nordo ĝis maro en la sudo):

Transporto

La malnova ponto
La malnova ponto

Pro la longeco kaj - ĉe la fino - larĝo de la rivero, estas multaj kaj diversaj transvojoj. Krom multaj pontoj inter Gloucester kaj la fonto, dum la rivero estas relative mallarĝa, estas du grandaj pontoj por aŭtoŝoseo; la unua, kiu malfermis en 1966 unue portis la aŭtovojo M4 inter Anglio kaj suda Kimrio; en 1996 konstruado de la pli suda 'dua' ponto kompletiĝis; nun la M4 estas portata de la nova ponto kaj la malpli granda M48 de la malnova. La nova ponto havas longecon de 5.1 kilometroj kaj portas dekmilojn da aŭtomobiloj tage. Norde en Shropshire estas la plej malnova tute fera ponto en la mondo, Ironbridge, konstuita en 1779, kaj simbolo de la naskiĝo de la industria revolucio.

Pri fervojo, estas tunelo sub la Severn, proksiumume samloke kiel la dua ponto, kiu estis parto de la ĉefa fervojo inter Londono kaj la urboj de suda Kimrio Caerdydd kaj Abertawe kaj aliaj. Gi konstruiĝis inter 1873 kaj 1886, kaj longas 7 kilometroj. Ankaŭ estas pli norda fervoja ligo inter Gloucester kaj Lydney.

Multaj kanaloj ligas al la Severn.

Tajdo

La rivero havas la duan plej grandan diferencon inter tajdoniveloj (proksimume 15m) de ĉiuj riveroj en la mondo (post la Golfo de Fundy). Tio ĉi kaŭzas la fenomenon de tajda riverondo - granda, sola ondo kiu povas atingi altecon ĝis 2 metroj, kaj sur kiu oni foje surfas.

Ankaŭ pro la fortaj tajdoj, oni multfoje proponis akvobaraĵon, por multaj kialoj. Plej laste, oni proponis grandegan baraĵon (eble pli ol 15km longe) por akvoenergio; tiu baraĵo produktus 8.6GW da 'verda' (sen produkto de karbondioksido) elektro, ekvivalenta al 5% de la uzo de la tuta Britio. La propono estas tamen tre polemika pro kaj la kosto (10-15 miliardoj da pundoj)kaj naturprotektismaj kialoj - la loko estas loĝejo por multaj specoj de riverbirdoj, kaj estas protektita laŭ eŭropa leĝo.