Seyed Khalil Alinezhad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seyed Khalil Alinezhad
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1968 (1968-01-01)
en Sahneh
Morto 1-an de januaro 2001 (2001-01-01) (33-jaraĝa)
en Gotenburgo
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Seyed Khalil Alinezhad (en Esperanto Sejed Ĥalil Alineĵad, perse سید خلیل عالی‌نژاد, naskiĝis en la jaro 1958 en Sahneh, Irano, mortis la 18-an de novembro 2001, Gotenburgo, Svedio) estis muzikisto, religiestro kaj ludisto de Tanbur. [1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Seyed Khalil naskiĝis en kurda familio en urbo nome Sahneh en la provinco Kermanŝaho. Li eklernis ludi Tanbur ĉe Sejed Nader Taheri kaj poste sekvis sian lernadon kun instruistoj kiel Sejed Amrollah Ŝah Ebrahimi, Derviŝ Amir Hajati, kaj Master Abedin Ĥademi. Li ankaŭ finis sian akademian studadon en la universitato de arto de Tehrano. Li ankaŭ estis konata kiel spirita gvidanto de la religio Ahl-e Haqq (laŭlitere "la popolo de la vero", religio rilata al Sufiismo, Ŝijaismo kaj Alevi tradicioj).

Li estas konsiderata unu el la plej bonaj ludistoj de Tanbur de la 20-a jarcento. Li komencis sian artan laboron en la 1980-aj jaroj, aliĝante grupon nome Ŝams (Suno). Ĉi tiu grupo komenciĝis per Irana fama muzikisto nome Keyĥosro Pur Nazeri kaj la kantisto de la grupo estis Ŝahram Nazeri. La rezulto de ĉi tiu kunlaborado estis albumo nome Sedaje Soĥane Eŝq (La voĉo de am-parolado). Post iom da jaroj Seyed Khalil mem kreis muzikan grupon nome Baba Taher (Persa antikva poeto).

Morto[redakti | redakti fonton]

En la finaj jaroj de 1980-aj jaroj, Seyed Khalil lasis sian urbon kaj iris al Teherano kaj de tie li migris al Svedio. En la jaro 2001, oni mortigis Seyed Khalil Alinezhad kaj bruligis lian korpon en Gotenburgo, Svedio. La kialo de lia mortigo ankoraŭ ne estas klara, sed la plej akceptata suspekto estas tio ke Islama Registaro de Irano kulpas pri tio. Lia tombo nun estas en lia naskurbo, Sahneh, en Kermanŝaho. [2]

Libroj[redakti | redakti fonton]

Seyed Khalil Alinezhad havas plurajn publikigitajn librojn. Unu el ili estas lia disertaĵo pri la muzikilo Tanbur kun la titolo "Tanbur az dirbaz ta konun". Alia verkita libro estas Resale Jari, kiu estas religia libro. Li ankaŭ tradukis kelkajn aliajn religiajn librojn.

Muzikalbumoj[redakti | redakti fonton]

Titolo Persa titolo
Ŝejda شیدا
Ŝokrane شکرانه
Ajine Mastan آیین مستان
Navaje Qalandari نوای قلندری
Hemasi حماسی
Zemzeme Qalandari زمزمه قلندری
Sanaje Ali ثنای علی
Hale Ĥunin Delan حال خونین دلان
Biqarar بی‌قرار
Samae sarmastan سماع سرمستان
Qoqnus ققنوس
Taknavazi تکنوازی
Ĝavabe Avaz جواب اواز

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La forpaso de Alinezhad. Arkivita el la originalo je 2023-08-13. Alirita 2021-01-19.
  2. Schwartz, Stephan. "Enigmatic-death-iranian-émigré"[rompita ligilo].