Shakti (bando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Shakti estis kunfando- kaj mondmuzika bando ĉirkaŭ la angla gitaristo John McLaughlin, kiu ekzistis en sia originala personaro ekde 1974 ĝis 1978. Escepte la bandestron ĉiuj membroj devenis de la hinda subkontinento, kio estis treege nekutima en la muzikmondeto de la 1970-aj jaroj. La nomo de la bando mem deduktiĝas de la hinduisma vorto ŝakti, kiu simbolas forton. Ŝakti ankaŭ estas kiel ina energio la kontraŭpartio al la ĉefgedioj ekzemple en sia aperaĵo kiel patronino de la belaj artoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La bando konsistis krom McLaughlin el violonisto L. Shankar, Zakir Hussain ĉe tablao, R. Raghavan ĉe mridangamotamburo el sudbarata muziktradicio – samkiel T. H. „Vikku“ Vinayakram ĉe mridangamo kaj gatamo. Kun ĉi tiu instrumentistaro la kvinopo verkis nur tri albumojn. Pro la tiutempe unika instrumentistaro kaj la novspeca kunfando de malsamaj muzikstiloj kiel ĵazo, eŭropa, nordbarata kaj sudbarata muziko la ensemblo tamen altiris treegan tutmondan atenton, tiel ke la muzikistoj en la jaroj inter 1975 kaj 1977 ofte estis aŭdeblaj je la gravaj internaciaj ĵazfestivaloj (ekz. ĉe la Ĵazfestivalo je Montreux).

Remember Shakti, Munkeno en 2001

En 1978 McLaughlin denove sin turnis al ludo de elektra gitaro kaj prezentis kun Shakti je parte ŝanĝita instrumentistaro nur malmultajn koncertojn. En 1997 la gitaristo initiatis la projekton Remember Shakti, kiu klare orientiĝis je la muziko de la antaŭula ensemblo. Krom aliaj muzikistoj denove kunmuzikis Zakir Hussain kaj T.H.Vinayakram.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Shakti with John McLaughlin (Live), 1975
  • A Handful Of Beauty, 1977
  • Natural Elements, 1977
  • John McLaughlin/Zakir Hussain-Remember Shakti, 1999
  • The Believer, 2000
  • Saturday Night In Bombay, 2001

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Martin Kunzler: Jazzlexikon, Directmedia, Berlin 2005, ISBN 3-89853-018-3