Ŝabele

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Shebelle)
Ŝabele
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 130 km
Fluo
Geografio
Landoj Etiopio
Regionoj Somalio
vdr

La rivero ŜebeleŜabele (en somala Webi Shabeelle) naskiĝas en la altaj teroj de Etiopio, kaj poste fluas sudoriente al Somalio al Mogadiŝo. Ĉe Mogadiŝo ĝi turniĝas krute sudokcidente, kie ĝi sekvas la marbordon. Sub Mogadiŝo la rivero iĝas sezona. Plej parto de jaroj la rivero sekiĝas ĉe la enfluo de la rivero Juba, dum en sezonoj de granda pluvo la rivero atingas la riveron Juba kaj tiele la Hindan Oceanon.

Satelitaj fotoj de la valo de la rivero Ŝebele en Etiopio kaj Suda Somalio antaŭ (sube) kaj dum (supre) la inundoj de 2005

Ties nomo devenas el la somala, Wabi Shabeelle kio signifas "Rivero Leopardo/Tigro". Laŭ la statistika resumo de Etiopio por 1967/68, la rivero Ŝebele estas 1130 km longa, etende por 1000 km en Etiopio kaj 130 en Somalio. La rivero donas sian nomon al la somaliaj administraj regionoj de la rivero Ŝabele, konsiste el Shabeellaha Dhexe kaj Shabeellaha Hoose.

Pasintece, la areo de la rivero Shebelle estis tre afektita de malsanoj transmititaj de la muŝo cece, sed ŝajne ili estis forigitaj almenaŭ en kelkaj partoj de la valo de la Shebelle.

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

La Shebelle havas nombrajn alfluantoj, kaj sezonaj kaj konstantaj riveroj. Inter ili:

La Fafen atingas la Ŝebelen nur dum inundoj; ties fluo kutime foriras antaŭ atingi la ĉefan riveron.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fonto de la rivero Shebelle estas adorita de la Arsi Oromo kaj la Sidamoj. Ĝi estas ĉirkaŭita de sankta arbaro de junipero, kiu ekde 1951 estis sub la protekto de islamaj Arsi.[1]

En 1989 danke al helpo de sovetaj inĝenieroj, estis konstruita la akvobaraĵo Melka Wakena en la Supra Ŝebele ĉe la Montaro Bale. Produktante 153 megavatojn, tiu akvobaraĵo estas la plej granda Hidroelektra centralo de Etiopio.[2]

La ĵusa historio de la Shabelle estis markita de ofta detrua inundaro. Oni diras, ke la Shabelle inundiĝis ĉiujn jarojn antaŭ la 1960aj jaroj; tiu jardeko vidis nur du detrueĝjn inundojn, nome la hidigsajlej de 1965, kaj la soogudud de 1966. En la 1970aj jaroj, la plej detrua inundo estis la kabahaj de 1978.[3] En 1996, inundoj detruis tri woreda en Etiopio. La 23an de oktobro 1999 la rivero neatendite inundiĝis meze de la nokto, detruante hejmojn kaj rikoltojn en 14 el la 117 kebele de Kelafo, kaj en 29 el la 46 kebele de najbara Mustahil. Laŭ la lokaj aŭtoritatoj, 34 homoj kaj ĉirkaŭkalkulitaj 750 gregoj mortis, kun 70,000 afektitaj de inundoj kaj en helponeceso.[4] Du pli ĵusaj inundoj estis la dawdle de 2003, kiam ĉirkaŭ 100 brutoj kaj 119 homoj estis forportitaj, kaj la inundo de aprilo de 2005, kiam ĉirkaŭ 30,000 personoj estis ĉirkaŭitaj de inundo kaj 2000 kameloj kaj 4000 kaproj estis forportitaj; kelkaj lokanoj konsideras tiun la plej damaĝan inundon en 40 jaroj.[3]

En malfrua aprilo de 2005, fortaj pluvoj kaŭzis ampleksan inundon en la Somala Regiono, Etiopio kaj en Somalio, kaj kaŭzis ke la Shebelle rompas siajn bordojn. Maje de tiu jaro, la inundo nur en la Somala Regiono kaŭzis ĉirkaŭ 100 konfirmitajn mortojn kaj ampleksan damaĝon afektante ĉirkaŭ 100,000 personojn. La inundoj detruis ankaŭ ŝirmejojn de 25,000 somalaj rifuĝintoj en Kenjo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. J. Spencer Trimingham, Islam in Ethiopia (Oxford: Geoffrey Cumberlege for the University Press, 1952), p. 260.
  2. Lulseged Ayalew, "Something that We Need to Know about Our River’s Hydropower Potential" Arkivigite je 2006-05-22 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 20an de aprilo de 2006
  3. 3,0 3,1 Ayele Gebre-Mariam, The Critical Issue of Land Ownership Arkivigite je 2020-03-03 per la retarkivo Wayback Machine, Working Paper No. 2 (Bern: NCCR North-South, 2005), pp. 35f (konsultita la 19an de januaro de 2009)
  4. "Drought and Floods: Stress Livelihoods and Food Security in the Ethiopian Somali Region" UNDP Emergencies Unit for Ethiopia report, dated November 1999 (konsultita la 28a de decembro de 2008)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]