Okcidenta blubirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sialia mexicana)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okcidenta blubirdo
Okcidenta blubirdo, masklo
Okcidenta blubirdo, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Sialia
Specio: S. mexicana'
Sialia mexicana
(Swainson, 1832)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo : Verde la tutan jaron, flave nur somere, blue nur vintre
Natura arealo : Verde la tutan jaron, flave nur somere, blue nur vintre
Natura arealo : Verde la tutan jaron, flave nur somere, blue nur vintre
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Okcidenta blubirdo (Sialia mexicana) estas mezgranda birdo de la familio de Turdedoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj havas grizajn ventron kaj iom da centra brusto. Maskloj estas tre brilbluaj supre kaj en gorĝo kun ruĝeca brusto ĉefe al flankoj; ili havas brunan makulon en dorso. Inoj havas pli senkolorajn bluajn flugilojn kaj voston, brunecan bruston kaj grizajn kronon, gorĝon kaj dorson. Do endas paroli pri seksa duformismo. La okulo estas tre nigra kaj la beko rekta, mallonga kaj nigreca. Inter ili estas iom nigreca bridostrizono. Ankaŭ la kruroj estas grizecaj.

Tiuj birdoj atendas sur ripozejo kaj ekflugas suben por kapti insektojn, foje dumfluge. Ili manĝas precipe insektojn kaj berojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Reprodukta habitato[redakti | redakti fonton]

Eliranta el nestoskatolo

Ties reprodukta habitato estas duonmalferma kamparo en okcidenta Nordameriko, (de kie devenas la nomo de la specio) sed ne en areoj de dezerto. Nordaj birdoj migras al sudaj partoj de la teritorio; sudaj birdoj estas plej ofte loĝantaj birdoj.

Ili nestumas en kavaĵoj aŭ en nestoskatoloj, konkurence kun Dukolora hirundo, Dompasero kaj la Eŭropa sturno por naturaj nestolokoj. Pro la alta nivelo de konkurenco, dompaseroj ofte atakas okcidentajn blubirdojn por akiri ties nestojn. La atakoj fariĝas kaj en grupo kaj sole.[1]

Nestotipo kaj habitata komparo[redakti | redakti fonton]

En duarangaj arbaroj Okcidentaj blubirdoj havas pli altan eblon sukcesi reproduktiĝi ol ĉe praarbaroj, sed ili suferas pli altan riskon de parazita infestado. La efiko de postzorga survivado estas nekonata.[2]

Tiu nearktisa blubirdo plie sukcesas ĉe nestoskatoloj ol ĉe naturaj kavaĵoj. Ili ekovodemetas pli frue, havas pli altan sukceson, pli malaltan predadon kaj reproduktas pli da idoj en skatoloj ol en kavaĵoj sed ili ne havas pli grandajn ovodemetadojn.[3]

La ovoj estas komune 4-6 kiuj averaĝe estas 20.8 x 16.2 mm. Ovoj estas ovoformaj kun milda kaj brila ovokonko. Ili estas palbluaj al bluecblankaj kaj foje blankaj. Idoj retas en la nesto ĉirkaŭ 19-22 tagojn antaŭ elnestiĝo.

Idozorgado[redakti | redakti fonton]

Laŭ genetikaj studoj, 45 % de la nestoj de Okcidenta blubirdo enhavis idojn kiuj ne estas idoj de la maskla partnero. Krome Okcidentaj blubirdoj helpas siajn gepatrojn zorgi duan ovodemetadon post kiam la propra nesto malsukcesas. Okcidentaj blubirdoj estas helpataj ankaŭ de aliaj birdoj apartenanataj al diferencaj specioj kune. Birdoj de la specio Violverda hirundo estis vidataj manĝigantaj kaj defendantaj la nestojn de la Okcidentaj blubirdoj [4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brawn, J. (1990)The Auk; The Auk 107(107):606-607
  2. Germaine, H., Germaine, S. (2002) Restoration Ecology; Restoration Ecology 10(2), 362–367
  3. Purcell, K., Verner, J., and Oring, L. (1997) The Auk; The Auk 114(4): 646-656.
  4. All About Birds: Western Bluebird

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]