Siberia pino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pinus sibirica, aŭ Siberia pino, aŭ siberia cembro en la familio Pinacoj estas specio de pino kiu vivas en Siberio: de 58°Or en la Uralaj Montoj orienten ĝis 126°Or en la montaro Stanovojo en suda Jakutio, kaj de Igarka en 68°N en la malsupra valo de la rivero Jenisejo, suden al 45°N en centra Mongolio. Ĝi estas kelkfoje ordigita kiel subspecio de cembro.

Distribuado kaj statistiko[redakti | redakti fonton]

En la nordo de ties teritorio, ĝi kreskas je malaltaj altitudoj, tipe je 100–200 m. Tamen pli en la sudo, ĝi estas arbo de montaro, kiu kreskas je 1,000-2,400 m altitude. Ĝi ofte atingas la alpan arbarlimon en tiu areo. La matura grando estas ĝis 30–40 m alta, kaj havas 1.5 m de trunka diametro. Ĝia maksimuma vivodaŭro estas 800–850 jaroj.

Branĉo kun pinglofolioj.
Maturaj strobiloj.
Semoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]