Sierra Estronad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Sierra Estronad
Administrado
Demografio
Geografio
vdr


Sierra Estronad estas vilaĝo en la provinco Zaragozo, sed ĝi apartenas al la komarko Hoya de Huesca, en la aragona municipo Santa Eulalia de Gállego (Santolaria de Galligo en la aragona lingvo), ĝi apartenas al jurisdikcia distrikto Ejea de los Caballeros de la historia hispana regiono Aragono.

Koordinatoj[redakti | redakti fonton]

Sierra Estronad situas je latitudo: 42º 15' 54" N kaj je longitudo: 0º 47' 21" U. [1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas je alteco de 670 m super marnivelo, je distanco de ĉirkaŭ 4,5 km de Santa Eulalia de Gállego laŭ vojo kaj aŭtovojo, kaj iom pli ol 3 km laŭ vojeto. [2]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Sierra Estronad estis senhomigita ekde la komencaj 1960-aj jaroj, ĝis la jaro 1999, kiam ĝi ricevis denove la du unuajn stabilajn loĝantojn. Jen la evoluo de la loĝantoj de Sierra Estronad dum la unuaj jaroj de la 21-a jarcento: [3] [4]

2 (2000) -- 2 (2002) -- 3 (2004) -- 3 (2006) -- 5 (2008) -- 6 (2010)
7 (2012) -- 9 (2014) -- 5 (2016) -- 10 (2018) -- 7 (2020)

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi havis paroĥan preĝejon, lernejojn, komunuman grandan fornon por baki panon kaj forĝiston. Ĝi estis forlasita en la 1960-aj jaroj, malgraŭ ke ĝi havis elektroprovizon, sed la manko de komunikado kaj trinkakvo malhelpis ĝian evoluon. Post estado senhoma dum preskaŭ kvar jardekoj, ĝi komencis esti loĝata denove ekde la malfruaj 90-aj jaroj. [5]

En 1999 nederlanda familio aĉetis la tutan vilaĝon kaj ekloĝis en unu el la plej bone konservitaj domoj, kaj de tiam estas homoj, kiuj vivigis ĝiajn stratetojn. [4]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En pluraj stratetoj troviĝas multaj domoj kun belegaj dovelitaj pordoj kaj grandaj balkonoj orientitaj suden, por pli bone profiti la sunradiojn, precipe dum la pli malvarmaj monatoj. [4]

Elstaras bela duetaĝa vinfarejo, finita en duonronda formo. Kelkaj flankaj stratoj estas ŝtopitaj de ruinoj kaj fiherboj.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Paroĥa preĝejo "San Antonio" (Sankta Antonio): Ĝi estas templo kun ununura navo kaj plata absido, kun bela sonorilturo konstruita el bonkvalitaj ŝtonoj. Ĝi restas ŝlosita, ĉar estas danĝero de kolapso de iu parto. [4]

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas unu el la tre malmultaj neloĝataj vilaĝoj, kiuj reviviĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]