Sigismondo la 3-a Vasa
Sigismondo la 1-a de Svedio, Sigismondo la 3-a Vasa de Pollando, Sigismondo la 4-a Vasa de Litovio (svede Sigismund aŭ Sigismund III Vasa, pole Zygmunt III Waza, litove Zigmantas Vaza, rutene Žyhimont Vaza; naskita la 20-an de junio 1566, mortinta la 19-an de aprilo 1632) estis reĝo de Svedio en 1592–1599, kaj reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio en 1587–1632.
Sigismondo estis nepo de Gustavo Vasa, filo de Johano la 3-a, nevo de Eriko la 14-a kaj Karolo la 9-a kaj kuzo de Gustavo la 2-a Adolfo, kiuj ĉiuj estis reĝoj de Svedio antaŭ aŭ post li, ĉiuj de la dinastio Vasa.
Sigismondo naskiĝis ĉe Gripsholm dum enprizoniĝo de liaj gepatroj fare de reĝo Eriko la 14-a. Kvankam Svedio tiam jam estis iĝinta protestanta, Sigismondo restis katoliko kiel sia patrino, Katarina Jogajlido, Katarzyna Jagiellonka, filino de Sigismondo la Maljuna kaj lia edzino Bona Sforza.
Sigismondo proponis personan union inter la Pola-Litova Unio kaj Svedio, sed malsukesis kun tiuj planoj. Li estis forigita de la sveda trono, sed plu konsideris sin mem reĝo de Svedio.
Antaŭe: | Reĝo de Svedio | Poste: | |
---|---|---|---|
Johano la 3-a | 1592–1599 | Karolo la 9-a |
Antaŭe: | Reĝo de Pollando Grandduko de Litovio | Poste: | |
---|---|---|---|
Stefano Batory | 1587–1632 | Ladislao la 4-a Vasa |