Sigur Rós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigur Rós
Sigur Rós en koncerto
Sigur Rós en koncerto
Bazaj informoj
Deveno Islando Rejkjaviko, Islando
Ĝenroj Postroko
Aktivaj jaroj 1994 – hodiaŭ
Eldoninto Fat Cat
Geffen
EMI
XL
Smekkleysa
Retejo sigur-ros.co.uk
Membroj

Jón Þór Birgisson
Georg Hólm
Orri Páll Dýrason

Antaŭaj membroj

Ágúst Ævar Gunnarsson
Kjartan Sveinsson

vdr

Sigur Rós [SI-ur roŭs] estas islanda postroka-muzikgrupo, kiu sin 1994 en Rejkjaviko fondis. Ĝiaj sferaj sonoj populariĝis dum unu jardeko en Eŭropo.

Parto de la filmmuziko de Englar Alheimsins (eo.: Anĝeloj universaj) de Friðrik Þór Friðriksson originas de Sigur Rós; la cetero de Hilmar Örn Hilmarsson. Ankaŭ por la filmo Vanilla Sky (eo.: Vanilĉielo) ili disponigis unu kanton.

La muzikgrupo estis nomita laŭ la fratino de Jónsi, kiu naskiĝis je la tago de la muzikgrupfondo kaj nomiĝas Sigurrós.

Sub kontrakto estas Sigur Rós ĉe la eldonejo Smekkleysa/Bad Taste.

Jónsi, la kantisto de la muzikgrupo, kantas parte islande (Ágætis Byrjun), sed ankaŭ parte vonlande (von signifas islande: espero), tiu estas mem elpensita lingvo (Ekzemple sur la albumo ( ) ).

Sigur Rós ludis iom da tempo en la antaŭprogramo de la muzikgrupo Radiohead. Stilistike ili estas plej trafe alordigeblaj al la ĝenro postrokoetosa muziko.

Anoj[redakti | redakti fonton]

Komence estis Águst la drumisto. Li forlasis 1998-e la muzikgrupon, kio preskaŭ kaŭzis la malfondon de la grupo.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Koncerto en Hongkongo

La muziko de Sigur Rós estas plena de sferaj, parte melankoliaj melodioj. La falseta kantado de Jónsi kaj lia speciala gitarludmaniero (li uzas violonĉelan arĉon por la gitaro) unikigas la muzikon.

Kiel la plej nova disketo Ba Ba Ti Ki Di Do montras, Sigur Rós verŝajne sur la venontaj albumoj estos ofte aŭdebla kun elektronaj muzikiloj (samplilo, drumkomputilo).

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Filmmuziko[redakti | redakti fonton]

  • Englar Alheimsins (2000): Kantoj Dánarfregnir og jardarfarir kaj Bíumbíumbambaló
  • Vanilla Sky (2001): Kantoj Svefn-g-englar, Njosnavelin kaj Ágætis Byrjun
  • CSI (2.08, 2001, Slaves of Las Vegas): Kanto Svefn-g-englar kiel malantaŭa muziko ĉe aŭtopsio

Premioj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]