Sinagogo en Târgu Mureș

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sinagogo (Târgu Mureș))
Sinagogo en Târgu Mureș
Templul Mare din Târgu Mureş
sinagogo
Bazaj datoj
Konstrustilo eklektika arkitekturo vd
Estiĝo 1900
Lando Rumanio vd
Situo Târgu Mureș
Adreso Str. Filimon Aurel 21, municipiul Târgu Mureș
Situo
Geografia situo 46° 32′ 44″ N, 24° 33′ 29″ O (mapo)46.545461111124.5579416667Koordinatoj: 46° 32′ 44″ N, 24° 33′ 29″ O (mapo)
Sinagogo en Târgu Mureș (Rumanio)
Sinagogo en Târgu Mureș (Rumanio)
DEC
Sinagogo en Târgu Mureș
Sinagogo en Târgu Mureș
Situo de Sinagogo en Târgu Mureș
Map
Sinagogo en Târgu Mureș
vdr

La sinagogo en Târgu Mureș estas impona religia konstruaĵo de la urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la iama hungara urbo Marosvásárhely (nun Târgu Mureș) la judoj konstruis preĝdomon en la 19-a jarcento. La nun videbla sinagogo por la sendependa rito konstruiĝis inter 1899-1900. En 1944 germanaj kaj hungaraj faŝistoj deportis la judan loĝantaron al Aŭŝvico. Post la 2-a mondmilito dum dominado de Rumanio iom da judoj elmigris al Palestino. La konstruaĵo estis iomete renovigita en 1970, 1975, 1985, poste en 2000 ĝi plene renoviĝis. Sur la muro oni metis memortabulon pri la holokaŭsto.

la sinagoga fasado

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La eklektika sinagogo situas sola en korto laŭ la strato. La fasado havas 3 partojn kun po 1 enirejo, sed la meza enirejo estas triparta arkado. Pli supre granda rondfenestro dominas, supre estas surskribo: „Mia domo estas nomata domo de preĝado por ĉiuj popoloj!”. Ankaŭ ĉe la flankaj partoj po unu rondfenestro estas videbla. Pli supre estas po unu turo. En la centro de la konstruaĵo granda kupolo etendiĝas. Interne sur la teretaĝo por la viroj estas 314, sur la unua etaĝo por virinoj 238 sidlokoj troviĝas. La plafono estas riĉe pentrita per steloj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]