Sinagogo en Bistrița

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sinagogo en Bistrița estas juda historia monumento de la urbo.

Sinagogo en Bistrița
Sinagogo en Bistrița

Historio[redakti | redakti fonton]

En la iama hungara urbo Beszterce (nun Bistrița en Rumanio) la judoj konstruis sian sinagogon en 1856. Laŭ la popolnombrado en 1930 la juda komunumo kalkulis 2198 kredantojn, reprezentante 16% de la tuta urbo loĝantaro. En 1944 germanaj kaj hungaraj faŝistoj deportis la judojn al Aŭŝvico. Post la 2-a mondmilito jam dum dominado de Rumanio iom da judoj elmigris al Palestino kaj Usono. En 2004 oni deklaris la sinagogon historia monumento, spite tion, ke la konstruaĵo estis en malbona stato. Nuntempe laŭ interkonsento de la juda komunumo kaj la urba municipo oni profitas ĝin dum 20 jaroj loko de koncertoj, teatraĵoj, ekspozicioj. La projekto akiris mecenatojn por la renovigo. La solena koncerto okazis en 2007.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La sinagogo situas sola en korto proksime al la strata trotuaro. Ĝi estis konstruita en eklektika arkitektura stilo. Ĝi havas areon de 580 m², interne troviĝas 300 seĝoj flanke 200 personoj povas stari. En mezo de la fasado situas la ĉefenirejo. Pli supre estas ĉe la unua etaĝo grandega ornama fenestro, pli granda, ol la enirejo. Pli supre estas videbla malgranda fenestrorozo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Rumana Vikipedio