Sirig

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sirig, serbe Сириг, hungare Szőreg estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka, en municipo de Temerin. La historia pli preciza hungara loknomo estis Bácsszőreg [bAĉsOreg].

Sirig troviĝas en (verda) Municipo Beĉej en Serbio
Mapo pri municipo Temerin
Preĝejo de Sirig

Bazaj informoj

Situo

Sirig situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Novi Sad-Srbobran.

Historio

Supozeble la vilaĝo fondiĝis en la 16-a jarcento. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bács-Bodrog, al distrikto de Újvidék, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1944 la hungara armeo reokupis la regionon. Tiam 199 hungaraj familioj el Bukovino alvenis. Ili nomumis la vilaĝon HadiknépeHadikvára. En 1945 la hungaroj deportiĝis al Tolna, serboj alvenis. En 2002 loĝis en Sirig 3010 homoj, (2657 serboj (88 %), 111 hungaroj, 81 jugoslavianoj, 29 kroatoj, 14 slovakoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ