Siyum HaShas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dirshu Siyum HaShas NJ 2020.

Siyum HaShas (hebree סיום הש"ס, Sijum HaŜas, signifante "La plenumo de la ses ordonoj de la Talmudo") estas la festo de la plenumo de la programo Daf Yomi (paĝo de la Talmudo ĉiutage). Daf Yomi estas la studa ciklo de la Babilona Talmudo. La 2.711 paĝoj de la babilona Talmudo estas studata en la lernada ciklo kiuj daŭras sep jarojn kaj kvin monatojn.[1]

La unua ciklo de Daf Yomi komenciĝis en la unuan tagon de Roŝ Haŝana de 5684 (11 septembro 1923); la dekdua ciklo finiĝis la 2an de aŭgusto 2012, kaj la sekva tago komenciĝis la dektrian ciklon, kiu finiĝis la 4an de januaro 2020. La Siyum HaShas markas la finon de la antaŭa ciklo kaj la komencon de la sekva, kaj estas karakterizita per inspiraj paroladoj, ekscitaj kantoj kaj dancoj. Por la judoj kiuj kredas ke la studado de la Torao estas ĉiutaga obligacio, la diskonigo kaj la ekscito ĉirkaŭantaj la Siyum HaShas rezultigis en pli partoprenantojn, pli lecionojn de Daf Yomi (shiurim) kaj pli lokojn kie la Siyum estas festata en ĉiu ciklo.[2]

Unua Siyum[redakti | redakti fonton]

La unua Siyum HaShas okazis la 2-an de februaro 1931 en pluraj urboj de Orienta Eŭropo kaj en Jerusalemo, la festo okazis ĉefe en la nove inaŭgurita Jeŝivo Jajmei Lublin, en la urbo de Lublino, en Pollando. Dekaj milaj judoj ĉeestis al tiuj eventoj. La Rabeno Meir Shapiro prezidis la Siyum en sia jeŝivo en ĉeesto de multaj gvidantoj de la pola judaro. En la Usono, du Siyums estis tenitaj en Baltimoro kaj en Filadelfio. Ekde 1990 la festo de Siyum HaShas en la Usono estis organizita per la organizaĵo Agudath Israel of America. La publika partopreno pliiĝis draste kaj fariĝis necesa la uzo de pli grandaj instalaĵoj. [3]

Dudeka Siyum[redakti | redakti fonton]

La 12a Siyum HaShas okazis la 1an de aŭgusto 2012 en la stadiono MetLife en Nov-Ĵerzejo, pli ol 93.000 ortodoksaj judoj partoprenis en la Siyum. Aliaj festoj kiuj okazis en la Usono, Israelo, Kanado, Eŭropo kaj Aŭstralio, kolektis centajn milajn homojn.[4]

Dektria Siyum[redakti | redakti fonton]

La dektria Siyum HaShas okazis inter januaro kaj februaro 2020 en diversaj lokoj en Usono, Eŭropo kaj Aŭstralio. La ĉefa evento okazis en Usono kaj estis organizita per la ultra-ortodoksa juda organizo Agudath Israel of America (Agudath Israelo de Ameriko) la 1an de januaro en la stadiono MetLife, kiu havas kapaciton por 92.000 homoj kaj ankaŭ en la Barclays Center en Broklino, Novjorko. La unuaj Siyum-festoj okazis en decembro 2019 en Melburno kaj Vieno.

En Israelo, la organizo "Hadran" organizis Siyum temigita en instrui la Talmudon kaj antaŭenigi la lernadon de Daf Yomi por la virinoj. La ultra-ortodoksa organizo Dirshu aranĝis sian propran Siyum en la Prudential Center en Newark, Nov-Ĵerzejo, la 9an de februaro 2020.[5][6][7]

Dirshu luis la tri plej grandajn instalaĵojn de Newark: la Prudential Center, la New Jersey Performing Arts Center (NJPAC) kaj la Newark Symphony Hall. Estis forta polica ĉeesto en la urbo kun uniformitaj oficiroj patrolintaj la stratojn kaj direktintaj la trafikon.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gellman, Shmiel, "Siyum Hashas Ad Campaign Commences, Ticket Info to Be Available After Sukkos", Matzav.com, 22/08/2011. Kontrolita 20/06/2012. (angle)
  2. Klass, Yaakov, "The Twelfth Siyum HaShas Of Daf Yomi", The Jewish Press, 26/07/2012. Kontrolita 02/08/2012. (angle)
  3. Horowitz, Yisroel, "Celebrating Siyum HaShas in America", Hamodia, 21/06/2012, paĝoj 3. (angle)
  4. Marks, Yehudah, "It's question time at daf yomi kollel: Jews from around the World can get instant answers in english to their questions on Gemara, Halachah, and many other areas of jewish interest", Hamodia, 24/05/2012, paĝoj 30-31. (angle)
  5. "Melbourne Holds Siyum HaShas", Hamodia, 17/12/2019. Kontrolita 23/12/2019. (angle)
  6. Junger, Rivka, "Siyum HaShas held in Vienna, Austria", Hamodia, 23/12/2019. Kontrolita 23/12/2019. (angle)
  7. Blumberg, Ilana, "Thousands gather to celebrate women's Talmud study in Jerusalem", The Forward, 06/01/2020. Kontrolita 08/01/2020. (angle)
  8. Landesman, Shmuel, "A spectacular Dirshu World Siyum in Newark", JewishLink, 26/06/2020. (angle)