Skota kredokonfeso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la Skota kredokonfeso de 1560 en eldono de 1638

La Skota kredokonfeso (ankaŭ nomata Skota Konfeso de 1560, angle Scots Confession, latine Confessio Scotica) estas kredokonfeso aŭ kredodeklaro verkita en 1560 de ses gvidantoj de la Protestanta Reformacio en Skotlando (Skotio). La teksto de la Konfeso estis la unua subordiga normo por la Protestanta eklezio en Skotlando, subordiga pro tio ke nur la teksto de la Biblio konsideriĝus pli grava normo. Kune kun la Libro de Disciplino (angle Book of Discipline) kaj la Libro de Komuna Ordo (angle Book of Common Order), tio estas konsiderata kiel foundamenta dokumento por la Eklezio de Skotlando (en la 16-a jarcento la Kirk of Scotland) dum tiu tempo.[1]

En aŭgusto 1560 la Parlamento de Skotlando konsentis reformi la religion de la lando. Por ebligi al ili decidi kio devas esti la Reformita Kredo, ili starigis John Knox kiel inspektoro, kiu en komisiono kun John Winram, John Spottiswood, John Willock, John Douglas kaj John Row preparu kredokonfeson. Tion ili faris en kvar tagoj. La 25 Ĉapitroj de la Konfeso elskribas nuntempan deklaron de la kristana kredo kiel komprenite fare de la anoj de Johano Kalvino dum lia vivo. Kvankam la konfeso kaj ĝiaj akompanaj dokumentoj estis la produkto de la komuna fortostreĉo de la Ses "John"-oj, do ses johanoj, ĝia aŭtoreco estas kutime atribuita al John Knox.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Justo González (1984): "The Reformation in Great Britain" (la reformacio en Britio), en la serio The Story of Christianity (la historio de kristanismo), volumo 2: eldonejo Prince Press, Peabody MA, Usono (2008), ISBN 978-1-56563-522-7, paĝo 83 kaj eldonejo HarperCollins, Novjorko (2010) (angle)