Skryje (Dukovany)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Skryje
Skryje
pereinta vilaĝo
Kapelo en Skryje
Oficiala nomo: Skryje
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Distrikto Třebíč
Administra municipo Dukovany
Historia regiono Moravio
Montaro Jeviŝovica montetaro
Domoj 0
Situo Skryje
 - alteco 370 m s. m.
 - koordinatoj 49° 05′ 33″ N 16° 08′ 37″ O / 49.09250 °N, 16.14361 °O / 49.09250; 16.14361 (mapo)
Areo 4,8 km² (480 ha)
Loĝantaro 0
Unua skribmencio 1502
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Pereo 1980
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Skryje (Dukovany)
Portalo pri Ĉeĥio

Skryje estas pereinta vilaĝo, hodiaŭ parto de municipo Dukovany kiel unu el ties bazaj sidejunuoj. Skryje estas unuafoje menciata en la jaro 1502, ĝi pereis en la jaro 1980 pro konstruado de nuklea elektrejo Dukovany. Ties katastra teritorio Skryje nad Jihlavou estis alligita al Dukovany. La pereintan vilaĝon rememorigas en ties loko nur monumento al viktimoj de la unua mondmilito kaj kapelo.

Parto de Skryje estis ankaŭ Lipňany, kiu estis ankaŭ detruita pro la konstruado de elektrejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Skryje etendiĝis apud ŝoseo ŝoseo II/152. Ties teritorio en nordoriento abrupte falis en valon de rivero Jihlava, kiun pli poste inundigis akvoj de akvobaraĵo Mohelno. Plej supre situanta loko de la katastra teritorio de Skryje estas en nordokcidento en vojo Liščí, proksimume 120 metroj super nivelo de la akvobaraĵo, absolute proksimume 420 m. s. m. Norde de la eksa vilaĝo elstaras monteto Háječný kopec (396 m s. m.).

Meze de la vilaĝo estadis domoj de tutkampanoj, grupigitaj ĉirkaŭ fiŝlageto. Duonkampanoj kaj kvaronkampanoj ĉirkaixs vojon kondukanta al grandbieno kaj distilfarejo. Laŭlonge laŭ rojeto al arbaro loĝis domposedantoj kaj dometposedantoj. En la vilaĝplaco situadis kapelo konstruita en la jaro 1876. Norde de la vilaĝo apud Jihlava situadis skryja muelejo.

Skryje havadis sian lernejon kaj gimnastikejon, sian malsanulejon kaj ankaŭ mizeruldomon. El la tuta areo de la municipa teritorio falis 289 ha al kampo, 4,3 ha al herbejoj, 5 ha al ĝardenoj, 16 ha al paŝtejoj kaj 121 ha al arbaroj. En la ĉirkaŭaĵo inter ŝtonetoj de kvarco oni trovadis ankaŭ moldavitojn.


En la jaro 2017 sur loko, kie situis la vilaĝo, renkontiĝis naskiĝintoj el la vilaĝo, ili rememorigis al si problemojn kun transloĝigo kaj pli altan mortoftecon post la transloĝiĝo el la vilaĝo.

František Dvorský al la tuta atmosfero de regiono de Skryje diras:

Citaĵo
 Ĉirkaŭaĵo ĉi tiea agrable agadas al veninto per tio, ke ĉiuj vojoj plantitaj estas per arbaroj fruktaj; entute estas popolo ĉi tiea laborema kaj ordema, sed ankaŭ konsciita, je kiom da grandaj meritoj akiris la mortinta luiganto de senjorula korto, patrioto František Rosenbaum

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]