Skufio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Katolikoso de tuta Kartvelio Ilia la 2-a, de la Kartvela Ortodoksa Eklezio, kun skufio (Tifliso, Kartvelio).

La skufio estas ĉapelo uzata de la ortodoksaj kristanoj kaj la monaĥoj de la orientaj katolikaj eklezioj kiel parto de ilia klerika vestaro. Kutime ĝi estas nigra, ruĝa aŭ purpura, kaj estas konsiderata honorsimbolo.

Temas pri ĉapo kies supra parto povas esti pinta (laŭ la rusa stilo), plataj aŭ disfaldigitaj (greka stilo), aŭ plata kun bordoj altaj (la rumana stilo). Kutime, la monaĥo ricevas sian skufion kiam li iĝas novico aŭ kiam sin tonsuras. La gemonaĥoj el granda spirita renomo portas skufion kun preĝoj, krucoj kaj serafoj broditaj.

La ortodoksaj episkopoj altrangaj (ekz. la ĉefepiskopoj kaj metropolitoj) kelkfoje portas nigran aŭ purpuran skufion kun eta kruco foje kun juveloj. La ortodoksaj monaĥinoj portas skufion sur la vualo, dum la monaĥoj portas ĝin sen vualoj anstataŭante la klobukon aŭ la epanokamelavkionon, kiu estas rezervata por solenaj kaj liturgiaj okazaĵoj.