Smederevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbodomo de Smederevo
Fortikaĵo de Smederevo
Preĝejo de Smederevo

Smederevo (serbe Смедерево, hungare Szendrő, turke Semendire) estas urbo en Serbio, en departemento Danuba, kies centro estas.

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo.

Historio

La romianoj fondis tie komunumon Vinceium. La turkoj okupis ĝin en 1413, sed ili ne povis longe teni. Serba despoto Georgo Brankoviĉ konstruis fortikaĵon en 1433, kaj tie mortis en 1457. En 1437 la turkoj ne povis okupi ĝin, ĉar alvenis la hungara armeo, sed la turkoj post 2 jaroj jam havis Smederevon. En 1448 Brankoviĉ tie tenis János Hunyadi en malliberejo, sed alvenis hungara armeo kaj Hunyadi liberiĝis. En 1454 mem Hunyadi forpelis la turkajn sieĝintojn. Dum la batalo en 1494 mortis hungara militestro Paŭlo Kinizsi. En 1512 hungara reĝo Johano Szapolyai (sapojai) ne povis okupi la fortikaĵon, sed en 1688 la turkoj forfuĝis. En 1690 la turkoj longe akiris la fortikaĵon. La Habsburgoj reokupis ĝin en 1789. La serboj okupis ĝin en 1805, fine inter 1941-1944 la germanoj havis ĝin.

Ĝemelurboj

Famuloj

  • hungara militestro Paŭlo Kinizsi tie mortis