Societo Sankta Miĥaelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En 1926 pastro Ramboux fondis la Societon "Sankta Miĥaelo" (SSM) kies celo estis kolekti monon por ebligi la eldonadon de kat. literaturo. Precipe el Nederlando pere de frato Wigbertus van Zon, SSM ricevis tiom da mono, ke ĝi povis aperigi la duan eldonon de Fabiola. Pastro Ramboux, kiu ĉiam volis antaŭen, eldonis ankoraŭ por la geknaboj La Etulon kaj por la skoltoj Skolta Heroldon. En 1930 EK (Espero katolika) eliris dusemajne kaj en pli bela eksteraĵo. En jan. 1931 ĝi fariĝis denove monata revuo, sed la abonantoj ricevis krome, la gravan kaj belaspektan de Ramboux redaktitan kaj eldonitan Katolika Vivon. Tamen baldaŭ pruviĝis, ke Ramboux estis trotaksinta siajn monrimedojn.

Spite de la riĉa donaco (10.000 frankoj) de frato W v. Zon kolektita inter la Ned. katolikoj, Ramboux devis rezigni la eldonadon de siaj karaj revuo kaj gazeto. Tamen la kuraĝa kaj ĉiam optimista prez. de IKUE Font Giralt, transprenis la laboron, kaj en jan. 1932, je sia persona respondeco, sen ia rilato kun la Ĉefestraro de IKUE, li reelirigis la monatan revuon Espero Katolika.

Dume pluraj katolikaj verkoj estis aperintaj:

kaj ankaŭ kelkaj kat. preĝaroj.