La romanon esperantigis, el la angla, la verkistino Maria Milsom (Rano) en 1911; la dua eldono estis reviziita de Emmanuel Robert, ampleksis 437 paĝojn kaj enhavis 24 bildojn. Ĝi estis Kronita verko de la Akademio. La traduko estis reeldonita en 1928.
„ Tiu libro prezentas interesan studon pri Ia moroj de la romana socio kaj pli speciale de la kristanoj en Romo je la fino de la kvara jarcento. Kun tiu historia priskribo, la aŭtoro lerte miksis intrigon, kiu ĝin vivigas.
Ĉirkaŭ Fabiola vivas krudaj paganoj, kiuj pli kaj pli inspira, al ŝi malestimon kontraŭ la naciaj dioj ; tre klera, ŝi tralegis ĉiujn volumojn de famaj filozofoj, sed neniam trovis en ili kontentigon ; restas en ŝia animo peza dubo pri la gravaj problemoj de la mistera postmorto, de la nekonata celo de la vivo.
Kristanajn doktrinojn fti malamas kaj konsideras kiel amason da ridindaj kaj malnoblaj superstiĉoj, pri kiuj ii volas absolute nenion scii. La luta intereso de Ia rakonto konsistas do en tio : kiel ŝi grade proksimiĝos al la nova religio ?
Tion kaŭzas la ekzemploj donataj ĉirkaŭ ŝi de noblaj karakteroj, kies kristanecon fti nescias : Agnes, ŝia kuzino, ekzekutata en sia dekkvina jaro pro fideleco al la kredo ; Sebastiano, la brava oficiro de la imperiestra gvardio, kiu ne timas konfesi al sia mastro, ke ii estas adepto de la nova doktrino ; kaj precipe Sira, la orienta sklavino, kiu konigas al Fabiola la kristanajn instruojn, kaŝante nur ilian nomon. Jam tre emigita al tiu alta, neniam predikita filozofio, la fiera romana patriciino konvertiĝas, post kiam la fidela Sira ŝin savis de mortigo.
Kion diri pri ia stilo ? Ni ne bezonas prezenti al la amantoj de bona Esperanta literaturo la tradukinton de « Dankon », « Kredo
kaj Scio », «Eĉ en doloro ni estu ĝojaj » kaj ĉefe « En Svislando ». Tia verko estas nova pruvo pri la rezultato, kiun talenta uzanto kapablas tiri el la klasika Fundamento Esperanta. La libro meritas esti ĉie legala kaj diskonigata, ĉar ĝi fortigos nian konfidon al la valoro de nia lingvo. ”
„ Tiu plaĉa romano pri la moroj de la Roma socio kaj pli speciale de la Kristanoj je la fino de la IV-a jarcento aperis la unuan fojon en la jaro 1854. Ĝia sukceso estis grandega: multobliĝis la eldonoj, multobliĝis ankaŭ la tradukoj, (ĝis nun mankis traduko esperanta). Tiun gravan laboron prenis sur sin la tre konata tradukintino, kiu, sub la pseŭdonimo E. Ramo, jama, aperigis la beletrajn volumojn «Eĉ en doloro ni estu gojaj», en Svislando, k. a. Mi ne volas ĉi tie resumi la temon de tiu longa rakonto nek detale recenzi la stilon. Mi preferas meti antaŭ la okulojn de la legantoj la sekvantan priskribon de monato oktobro en Italujo:
En Italujo, oktobro estas certe mirinda monato.
La suno perdis iom de sia varmego, sed konservis sian tutan lumecon. Ĝiaj radioj ne plu ardas, sed ne jam paliĝis ĝia brilo. Leviĝante, ĝi disŝprucigas sur la vekiĝantan naturon oran fajrerojn same kiel Hinda princo alpaŝata al tronsalono disĵetas sur la popolamason plenmanojn de gemoj kaj oro.
En tiuu frumatena horo la rokaj montsuproj kvazaŭ altiĝas kai la arbaroj ektremetas pro avido ricevi la unuajn regajn donacojn de la lumo.
Kiam post sia glora irado tra la sennuba ĉielo la lajra astro klinigas en la fluida oro de la horizonto, super la okcidenta maro, Faj re fra n gi taj, purpuraj nubetoj surftvebas la subirantan estron akompananta, lin per briloj pli blindigaj ol la trezoroj senditaj de Ofir al ia glora Salomono... (p. 98). ”
— Esperanto, n123 maj 1912
„ Mi kredas, ke anglaj samideanoj ekmiros, leginte sur la kovrilo de ĉi tiu volumo la noton “el la angla lingvo tradukis E. Ramo.” Mi konfesas sen honto, ke neniam antaŭe mi aŭdis la nomon de la verko. Ĉu, laŭ ĝenerala opinio, Esperantista recenzisto havas la rajton kritiki la elekton de iu verko por traduko, mi ne scias. Tamen mi supozas, ke neniu anglo pretendus, ke Fabiola estas iel tipa de la angla literaturo. Ŝajnas al mi, ke tradukanto havas la devon, prezenti al la mondo verkojn de la plej alta speco, aŭ almenaŭ bonajn verkojn karakterizajn, el nacia literaturo. Certe, se ni volas realigi la sonĝon pri mondo-literaturo, tion ni devas atenti. Tradukite en multajn lingvojn, la nuna verko havas, oni diras, grandan cirkuladon sur la kontinento. Ĝi estas katolika romano, kun la celo sentigi al la fideluloj vivan impreson de la doloroj de la unuaj kristanaj martiroj. Al mi, ĝi ŝajnas nereala pledo por la martireco: la religio ja devus servi por la vivo, ne por la morto, ĉu ne ? Mi ne povas eĉ gratuli la eldonistojn pri la ilustraĵoj, kelkaj el kiuj estas krudaj. Tamen, lasante flanke la cititajn
konsiderojn, mi konstatas, ke la teksto mem, se ne majstra estas almenaŭ bona. Mi limigos miajn rimarkojn al kelkaj esprimoj. “ Tranĉado” (p. 37) estus pli bone tranĉo ; “ĝenerale” (p. 133) ŝajne devus esti pli ofte, aŭ ordinare ; “ ripetigis” (p. 133), ripetis ; “ŝpari neniun” (p. 224), indulgi neniun. Ĉiam “ne jam” (ekz., p. 270) estas uzita anstataŭ la Zamenhofa “ankoraŭ ne.” Sur p. 385, “pluraj” estas uzita anstataŭ kelkaj, ŝajne sen bona motivo. “Kandidatizo” aperas sur p. 215, kie mi preferus vidi simple kandidato. Ĉe vortoj kiel “'disĉiplo,” “martiro” kaj “kandidato,” ne estas necese, ordinare, montri sekson ; kio per si
mem estas jam sufiĉe klara pro la kunteksto. Ĉio ĉi tio kaj aliaj signoj malpermesas al mi nomi la stilon “majstra,” kaj cetere mankas al la libro tiu delikata gusto ĉe la elekto de vortoj, tiu ĉarme trafa tuŝo de majstro. ”
„ Ni ne devas skribi laŭdon pri tiu bone konata klasika libro. Ĝia traduko havas grandegan signifon por la Esperanto - movado, precipe en la katolikaj rondoj. Laŭ lingva vidpunkto ĝi estas ekzemplo. La eldono estas plej zorge farita. Unuvorte, ni senhezite povas rekomendi la verkon al ĉiu grupo kaj al ĉiu esperantisto kiu deziras kunmeti kolekton de bonaj Esperanto-libroj. ”
„ Bela libro, inde presita kaj ilustrita. Ĉiu Esperantista librejo nepre devas posedi ĉi tiun libron, pri kiu la Esperantista literaturo povas prave fieri. La antaŭa traduko, efektive modela, estas nur ĉe kelkaj detaloj polurita: La vorto heĝo (hedge) de la unua eldono nun fariĝis baraĵo: ŝanĝo dubebona. Unu aferon ni trovas kritikinda: kial en la nova eldono oni kursivigis la plimulton de propraj nomoj? Tio tre malbeligas la paĝon kaj malpliigas la plezuron de legado. Eĉ la nomo Fabiola mem estas tiel apartigita for de la ĝenerala teksto. Sed tio estas nur bagateloj: la libro estas nepre aĉetinda. ”