Emmanuel Robert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emmanuel Robert
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1860 (1860-06-15)
en Vendeuvre
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Emmanuel ROBERT (rober), naskiĝis en la 15-a de junio 1860 en Vendeuvre, estis franca esperantisto, profesoro de muziko, stenografio kaj lingvoj.

Honora prezidanto de Universala Asocio de Blindulo-Organizaĵoj (franca sekcio). Eks-kasisto de SFPE. Li fondis grupon la „Verda Stelo“ kaj kunlaboris en diversaj revuoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

kun Theophile Cart:

  • „Notions Elimentaires d' Esperanto“, 1906;
  • "Esperanta radikaro", 2a eld. 1907;
  • „Dictionnaire français-Esperanto“, 1907;
  • „Klasika Libro“, 1912;
  • „Notions complementaires“, 1913.

Sola:

  • „Dictionnaire Esperanto-français“, 1909;
Citaĵo
 Tiu vortaro estas unu el la plej rekomendindaj. Ĝi enhavas ne nur la vortojn troveblajn en la Universala Vortaro kaj tiujn alprenitajn de la Akademio, sed ankaŭ multnombrajn pliajn, trovitajn en la esperantista literaturo, sume 21.470. 
— Belga Esperantisto n.18 (apr 1910)
  • „Cifera muziko per Esperanto“, 1908;
  • „Deuxieme année“, 1925;
  • „Supplement commercial à l' Espéranto en dix leçons“, 1928;
  • „Klasika legolibro“, 1929.

Tradukoj:

  • de Józef Ignacy Kraszewski „Kiel mortis la unuaj kristanoj“, 1927;
  • de M. Catalany „Klari“, 1928;
  • de Nicholas Wiseman „Fabiola“, 1928.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]