Klari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Klari
Klari
Klari
Aŭtoro Myriam Catalany
Eldonjaro 1928
Urbo Parizo
Eldoninto Espero Katolika
Paĝoj 136
vdr

Klari [1][2]estas franclingva religia romano verkita de Myriam Catalany, Esperantigis ĝin Emmanuel Robert. Espero Katolika el Parizo eldonis la 136-paĝan tradukon en la jaro 1928.


Catalany, Myrian. Klari. Tr. de Emanuel Robert. Parizo: Eld. St. Miĥaelo (Espero Katolika), 1928. 136 p. 10 X 15,5 cm.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La celo, montri neceson de religiaj sentoj, ne tro trudiĝas. Bone tradukita. 
— 1929, Georges Stroele, Esperanto, p. 9
Citaĵo
 Jen nova, interesa kaj bona romano katolika. La sorto de Klari Fulbert sur la kastelo Malefour estas vere kortuŝa. Ekleginte mi ne povis formeti la libreton antaŭ la finlegado. La traduko de Robert estas bona. Entute oni povas vere gratuli al la eldonsocieto Sta. Miĥaelo je ĉi tiu nova verko. Estus nur dezirinde, ke ĝi trovu pli grandan subtenadon inter la esperantistaro katolika! Ĉiu aĉetu ĉi tiun legindan, malkaran libreton, neniu pentos. 
— Karl Dürschmid. Aŭstria Esperantisto n.52 (mar 1929)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]