Soja Kurokaŭa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soja Kurokaŭa
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 2009 (2009-12-05) (14-jaraĝa)
en gubernio Saitama
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo infana aktoro • aktoro
vdr

Soja Kurokaŭa (japane 黒川想矢, nomo en kanao くろかわ そうや, per Hepburn-transskribo Soya Kurokawa, naskiĝis la 5-an de decembro 2009 en gubernio Saitama, do nun 14-jaraĝa)[1] estas japana infana aktoro. Li ekaperis en japanaj filmaj produktaĵoj en 2018, do 8-jara. Unue li aperis en tri de la dek epizodoj de la televida serio Tōkyōeirianburazāzu (トーキョーエイリアンブラザーズ, kiu reprezentu la anglalingvan titolon Tokyo alien brothers, do "tokiaj fremdecaj fratoj").[2] Internacie li aparte konatiĝis pro la filmo Kaibutsu (2023) de la reĝisoro Hirokazu Koreeda, kie li aktoris kun la 2 jarojn pli juna Hinata Hiiragi (柊木陽太). La filmo havis sian mondpremieron ĉe la 76-a Festivalo de Cannes la 17-an de majo 2023,[3] kie ĝi konkuras por la Ora Palmo. En kinejoj de Japanio ĝi ekvideblas la 2-an de junio 2023.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]