Soja Kurokaŭa
Soja Kurokaŭa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de decembro 2009 (14-jaraĝa) en gubernio Saitama |
Ŝtataneco | Japanio |
Okupo | |
Okupo | infana aktoro aktoro |
Soja Kurokaŭa (japane 黒川想矢, nomo en kanao くろかわ そうや, per Hepburn-transskribo Soya Kurokawa, naskiĝis la 5-an de decembro 2009 en gubernio Saitama, do nun 14-jaraĝa)[1] estas japana infana aktoro. Li ekaperis en japanaj filmaj produktaĵoj en 2018, do 8-jara. Unue li aperis en tri de la dek epizodoj de la televida serio Tōkyōeirianburazāzu (トーキョーエイリアンブラザーズ, kiu reprezentu la anglalingvan titolon Tokyo alien brothers, do "tokiaj fremdecaj fratoj").[2] Internacie li aparte konatiĝis pro la filmo Kaibutsu (2023) de la reĝisoro Hirokazu Koreeda, kie li aktoris kun la 2 jarojn pli juna Hinata Hiiragi (柊木陽太). La filmo havis sian mondpremieron ĉe la 76-a Festivalo de Cannes la 17-an de majo 2023,[3] kie ĝi konkuras por la Ora Palmo. En kinejoj de Japanio ĝi ekvideblas la 2-an de junio 2023.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ informoj en la retejo asianwiki.com kun portreta foto (angle)
- ↑ epizodoj 3,4 kaj 5 de Tokyo alien brothers, do "tokiaj fremdecaj fratoj" en la retejo csfd.cz (ĉeĥe)
- ↑ la ĉefaktoroj de la filmo Kaibutsu kun la reĝisoro Hirokazu Koreeda la 18-an de majo 2023 sur la ruĝa tapiŝo de la Festivalo de Cannes