Sokao

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sokao (angle Soca ) estas muzikstilo, kiu ekestis komence de la 1970-aj jaroj en Trinidado kaj Tobago el la muzika ĝenro kalipso kaj enfluoj el soŭlo, funko kaj barataj muzikinstrumentoj.

Origino de la nomo[redakti | redakti fonton]

Kiel origino de la vorto „Soca“ nun oni ofte indikas la vortigon „Soul of Calypso“ aŭ (pli malofte) la inversaĵo de la lasta kaj mallasta silaboj Calypso“; vere la origina skribmaniero estis „sokah“, kio montras sur hinduan muzikon, antaŭ oli meze de la 1970-aj jaroj establiĝis la nuna skribmaniero. Tial taŭga esperantigo estas „sokao“.

Kiel unua sokao validas „Indrani“ el 1973 de Lord Shorty (oli malfrue Ras Shorty I). Sokao distingiĝas kompare kun kalipso per pli alta tempo kaj pli forta akcentado de perkutaj elementoj. Same kiel ankaŭ kalipso ankaŭ sokao estas intime ligita kun la kariba karnavala kulturo. Nova muziko pubikiĝas ĉefe dum la sezono, do aktuale al la pokaza landa karnavalo, kiu ekzemple en Trinidado kaj Tobago okazas februaron aŭ en julio aŭ aŭgusto al la Festivalo Cropover sur Barbado.

Aktuale konataj sokaistoj estas ekzemple Fay-Ann Lyons, Kerwin Du Bois, Machel Montano, Bunji Garlin, Alison Hinds, Destra Garcia, Rupee, Kevin Lyttle, Maximus Dan kaj Shurwayne Winchester.

Sokao kaj sokaistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]