Tomato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Solanum lycopersicum)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tomato
Plena kaj duona tomato
Plena kaj duona tomato
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Solanales
Familio: Solanacoj Solanaceae
Genro: Solanum
Specio: S. lycopersicum
Solanum lycopersicum
L.
Sinonimoj

Lycopersicon lycopersicum
Lycopersicon esculentum

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tomato estas herbo en la familio solanacoj kun hel-koloraj (ofte ruĝaj) manĝeblaj fruktoj (tamen ofte manĝataj kiel legomo). Ĝi originas en Meza kaj Suda Ameriko, kaj la vorto devenas el la navatla lingvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni kredas, ke la tomato unue kreskis en antikva Peruo, kie multaj sovaĝaj specioj de verdaj tomatoj ankoraŭ kreskas. Tiam, proksime antaŭ tri mil jaroj, ĝi portiĝis al Meksiko.

Dum la eŭropa koloniado de la Amerikoj, la tomato estis portita al Eŭropo. Dum la 16-a kaj 17-a jarcento, multaj eŭropanoj timis, ke tomatoj estis toksaj, pro la rilato de la tomato al beladono kaj tabako. Tamen, tomatoj estis kreskigitaj kiel ornamaĵoj. Dum la frua 19-a jarcento ĝi estis uzata kiel manĝaĵo, ĉefe in Italio kaj Francio. Vincenzo Corrado, kuiristo de Napoleono, priskribas receptojn en 1773 en la kuirlibro Il cuoco galante.

En Usono Thomas Jefferson estis pioniro pri la kulturado de tomatoj. Li kulturis grandajn "hispanajn" tomatojn. La tomato estis ofta manĝaĵo ĉe lia manĝotablo. La filinoj de Jefferson lasis plurajn receptojn pri tomatoj.

Moderna uzo de tomatoj[redakti | redakti fonton]

Tomatoj nun estas manĝataj libere tutmonde. Post ties senkulpigo kiel toksa frukto, nun ili estas estimataj kiel pretendata afrodiziigilo. Nuntempe, oni pensas, ke la tomato estas saniga manĝaĵo, kaj manĝado de tomatoj bonigas la koron kaj kontraŭas kanceron ĉar ili enhavas likopenon.

Tomatoj estas uzataj ofte en mediteranea kuirado, ĉefe itala. Ĝi povas esti manĝata freŝa aŭ kuirita. Ĝi povas esti fritata aŭ rostata. Oni povas surtabligi ĝin en salato, aŭ kiel saŭco por aliaj manĝaĵoj.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]