Solapur

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Solapur (en loka lingvo: सोलापुर) estas milionurbo en Barato, en subŝtato Maharaŝtro.

Dosiero:India.Mumbai.03.jpg
Ankaŭ en Solapur multe da rikiŝoj funkcias

Bazaj informoj

Geografio

Solapur situas sur altebenaĵo en valo de rivero. Puneo troviĝas je 245, Hajderabado je 305, Mumbajo 410 km-oj. Laŭ kelkaj la loknomo signifas: dek ses vilaĝoj.

Historio

En 1238 la urbo nomiĝis "Sonalipur" aŭ "Sandalpur". En 1930 la urbo estis sendependa por 3 tagoj, poste la britoj venĝis la kvazaŭrevolucion.

Klimato

Solapur havas tropikan sekan klimaton kun influo de musono. Estas 3 sezonoj: somero (marto-majo), musono (junio-oktobro) kaj vintro. La temperaturo somere estas 30-40 °C, vintre falas ĝis 10 °C. Jare pluvas po 500 mm aŭ malpli.

Vidindaĵoj

Trafiko

En Solapur aŭtobusoj kaj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn. Estas bonaj ligoj trajne kaj voje al la proksimaj grandaj urboj. La flughaveno servas al la enlandaj urbegoj.