Solca (Karviná)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, vidu Solca (apartigilo).
Solca
(Solče)
germane: Solza, pole: Solca
pereinta vilaĝo
Kastelo Solca
Oficiala nomo: Solca
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Municipo Karviná municipo ĉe Karviná
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Situo Solca
 - koordinatoj 49° 49′ 39″ N 18° 30′ 24″ O / 49.82750 °N, 18.50667 °O / 49.82750; 18.50667 (mapo)
Loĝantaro 0
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Ĉeĥio
Lago de karboŝlimejo, kiu nun kovras parton de la eksa teritorio de municipo.

Solca (pollingve: Solca, germane:Solza, en la jaro 1880 indikata kiel Solče) estis vilaĝo ĉe Karviná, kiu pereis pro minado de nigra karbo. En pasinteco ĉi tie estis kuirigata salo destinita al vendado. En la jaro 1900 ĝi havis 70 domojn kaj 1002 loĝantojn. Laŭ la vilaĝo estas nomita kastelo Solca (ankaŭ Nový zámek v Karviné, esperante Nova kastelo en Karviná). En la 1950-aj kaj la 1960-aj jaroj Solca iom post iom senhomiĝis, ĉar ĝi estis minacita per subminado. En la jaro 1953 estis detruita malnova kastelo el la jaro 1873, pli poste ankaŭ familia preĝejo en parko kaj la 12-an de oktobro 1960 ankaŭ preĝejo de sankta Henriko. La teritorio estis inundigita kaj hodiaŭ sur la loko de Solca troviĝas karba ŝlimejo nomata Pilňok.