Staré Město (Karviná)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Staré Město
Staré Město
latine: Freystadium Orientale, germane Altstadt
urba parto
Kapelo en Staré Město
Oficiala nomo: Staré Město
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Karviná
Historiaj regionoj Teŝina princlando, Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Domoj 316 2009
Rivero Olše
Situo Staré Město
 - koordinatoj 49° 51′ 19″ N 18° 31′ 17″ O / 49.85528 °N, 18.52139 °O / 49.85528; 18.52139 (mapo)
Katastro 8,53 km² (853 ha) Staré Město u Karviné
Loĝantaro 627 (2021)
Denseco 73,51 loĝ./km²
Fondo 906
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 733 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Staré Město (Karviná)
Portalo pri Ĉeĥio

Nové Město (katastra teritorio Staré Město u Karviné; germane Altstadt, pole Stare Miasto, latine Freystadium Orientale) estas antaŭurba parto de urbo Karviná en Ĉeĥio. Temas pri eksa historia municipo, devene mezepoka urbo kaj plej longe loĝata parto de Karviná. Vivas ĉi tie 627 loĝantoj (2021).

Historio[redakti | redakti fonton]

Verŝajna aspekto de ĝermana domaro de Starý Fryštát post la jaro 906 p.K.

Devene ĉi tie sur la dekstra bordo de rivero Olše situadis Starý Fryštát (Malnova Fryštát), fondita post falo de Grandmoravia imperio en la jaro 906 p.K. fare de ĝermanaj domaranoj kaj kun urbaj rajtoj jam ekde la tempo de regado de pola reĝo Mjeŝko la 2-a Lamberto Piastido inter la jaroj 1024-1032. Tiutempe la ĝemana domaro estis evoluiĝinta jam kiel silezia komerca centro de unuaklasa signifo, kaj tial reĝo Lamberto la 2-a donis al ĝi la nomon Freystadium Orientale, ĉeĥe Východní Fryštát (Orienta Fryštát). La nomo Fryštát estas tradukata kiel "urbo de libera komerco", ,kaj ĝuste tia ĝi estis, ĉar ĝi situis sur tre grava komerca vojo el Hungario ĝis Silezio kaj Baltio. Tial ĝi estas unu el la plej malnovaj urboj en Ĉeĥio.

Laŭ mito ĉi tie situis forte fortikigita ligna burgo loĝata de posedanto de la urbo, kiu en sia burgo kaŝigis edzinon de certa reĝo de malproksime. Tiu, eksciinte, kie lia edzino restadas, veturis eĉ kun multnombra taĉmento konkeri la burgon en Fryštát. Kiam la burgo estis konkerita kaj forbruligita, a reĝo mortbatis ankaŭ la burgan senjoron kaj lian taĉmenton. Li poste lasis fosigi iliajn korpojn en la teron, kie hodiaŭ estas malnova lernejo. La ĝermanaj domaranoj venis al teritorio de la hidiaŭa Karviná siajn kulturon ka tradiciojn kaj lingvon - silezian-germanan lingvon, kiu ĉi tie konserviĝis ĝis fino de la 2-a mondmilito en la jaro 1945. La devenan ĝermanan mitologion ili anstataŭigis per kristana adorado de unu Dio en la dua duono de la 13-a jarcento, kiam ili ĉi tie ankaŭ konstruis la unua kristanan preĝejon.

Reĝo Mjeŝko la 2-a Lamberto regis inter la jaroj 1024 - 1031. Li donis al la ĝermana domaro urbajn rajtojn kaj nomigis ĝin Freystadium Orientale, ĉeĥe Fryštát

En la jaro 1290 venis en Teŝinio princo Mjeŝko la 1-a Piastida kaj pro oftaj inundoj sur rivero Olše li tuj iniciatis translokigi Fryštát (lat. Freystadium Orientale) en lokojn, kie ĝi situas ĝis hodiaŭ. La municipo estis ankoraŭ en la jaro 1447 menciata kiel Starý Fryštát, poste jam nur kiel Staré Město. Dum jarcentŝanĝo el la 15-a al la 16-a jarcentoj ĉi tie estiĝis princaj fiŝlagoj de fryŝtata princo Kazimiro la 2-a Piastida, kie li mem tre ofte kaj kun ŝato fiŝkaptis. Ofte kompaniigis lin reĝo Sigismondo Jogajlida. En la jaro 1525 disvastigis tiujn ĉi fiŝlagojn ankaŭ fryŝtata regento Johano la 4-a el Pernštejn.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869888
18801 150
18902 383
19002 552
19102 864
19212 882
JaroLoĝantoj
19301 763
19502 144
19611 858
19701 349
19801 017
1991810
JaroLoĝantoj
2001855
2011810
2021627
Surbaze de ribelo de bienuloj gvidita de Ondra Foltýn, nuligis imperiestrino Maria Terezia korvean patenton por bienuloj
Korto de fryŝtata grafo Rudolf Taaf el la dua diono de la 18-a jarcento estas kultura memorindaĵo
Monumento al falintaj soldatoj en la 1-a mondmilito
Fryŝtataj Larisch-Mönnichidoj dum sia ĉasado en Staré Město

Ĝis fino de la 1940-aj jaroj Staré Město estis memstara municipo historie kunigita kun urbo Fryštát. En la jaro 1949 ĝi estis alligita al la evoliĝanta Karviná. Komence de la 1960-aj jaroj oni komencis en la katastro de la municipo konstrui translokigon de fervojlinio kun nova trajna stacidomo, kiu apartigis la municipon de la urbo. En dekjarŝanĝo el la 1980-aj kaj la 1990-aj jaroj oni ĉi tie intencis fondi novan karbominejon. Tial estis parto de Staré Město detruita. Sed ppost la jaro 1989 tiuj ĉi planoj fiaskis kaj sur la loko post la jaro 2000 estiĝis industria zono nomita Nové Pole.