Somerset House

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Somerset House
Somerset House
konstruaĵovidindaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo georga arkitekturo • novklasika arkitekturo vd
Arkitekto William Chambers vd
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Civito de Vestminstro
Adreso Strand, London WC2R 1LA
Situanta sur Strand
Situo
Geografia situo 51° 30′ 40″ N, 0° 7′ 4″ U (mapo)51.511111111111-0.11777777777777Koordinatoj: 51° 30′ 40″ N, 0° 7′ 4″ U (mapo)
Somerset House (Granda Londono)
Somerset House (Granda Londono)
DEC
Somerset House
Somerset House
Situo de Somerset House
Map
Somerset House
Parto de Somerset House and King's College Old Building vd
Retejo http://www.somersethouse.org.uk/
vdr
La centra korto de Somerset House en Londono. La fontanoj estis instalitaj en la 1990-aj jaroj
Malnova Somerset House. Pentraĵo de Jan Kip el 1722. La malsamaj aloj de la nesimetrie konstruita strukturo estas konstruitaj en malsamaj stiloj
Somerset House en 1817, la Rivero- Temizo pasis proksime de la Palaca Teraso.
La sketejo en la interna korto ĉe Kristnasko 2004

Domo Somerset (angle Somerset House) estas granda konstruaĵo situanta sur la suda flanko de la Strand en centra Londono, sur la norda bordo de la Rivero Tamizo, kontraŭe al la Nacia Teatro. La centra parto de la konstruaĵo konstruita en novklasika stilo estis konstruita inter 1776-1796. La nordaj kaj sudaj aloj de la konstruaĵo estis konstruitaj en viktorina stilo [1][2]. La konstruaĵo estas nomita laŭ konstruaĵo de tiu nomo kiu staris sur la sama loko antaŭe, du jarcentojn pli frue.

Tiu estas unu el la grandaj historiaj konstruaĵoj de Britio. Ĝi estis konstruita en la 18-a jarcento fare de Siro William Chambers, sur Tudor- epoka palaco, ĝi origine gastigis registarajn oficejojn, klerajn societojn kaj la Ŝiparmean Oficejon [3].

En 1604, la Traktato de Londono estis subskribita en la origina Tudor- palaco, finante la Anglo-Hispanan Militon de 1585-1604. La kondiĉoj de la traktato estis favoraj al la Hispana Imperio, kontraŭ la devontigo ne provi restarigi Katolikismon en la Regno de Anglio.

Lastatempe, danke al investo de 48 milionoj £, Somerset House fariĝis hejmo de kelkaj muzeoj, restoracioj kaj kafejoj. Du el la plej konataj muzeoj estas la Courtauld Instituto de Arto kaj la Gilbert Collection of Decorative Arts. Ĝi ankaŭ estas la ĉefsidejo de la Reĝa Societo de Literaturo. La orienta alo de la konstruaĵo estas parto de King's College London.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Humphreys (2003), pp. 165–166
  2. Somerset House Trust (2010), Annual Report, Somerset House Trust, p. 3, archived from the original on 2012-06-29, https://web.archive.org/web/20120629080329/http://www.somersethouse.org.uk/documents/sht_audited_accounts_200910.pdf, retrieved 27 February 2013 
  3. The Victoria Embankment. Alirita 15 February 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]