Sonja Petrović

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sonja Petrović-Lundberg)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sonja Petrović
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1982 (1982-11-30) (41-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Serbio
Familio
Edz(in)o Hokan Lundberg
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Sonja Petrović en verda pulovero kun la estraro de UEA en aprilo 2004, antaŭ la Centra Oficejo

Sonja Petrović, naskiĝinta en 1983, estas serba esperantistino. Inter la jaroj 2001 kaj 2003 ŝi funkciis kiel estraranino pri seminarioj en la estraro de TEJO, elektita en la IJK en Strasburgo, kaj inter la jaroj 2003 kaj 2005 kiel estraranino pri eksteraj rilatoj kaj pri rilatoj kun UEA en la estraro de TEJO elektita en la IJK en Lesjöfors. En tiu funkcio ŝi partoprenis la kunsidojn de la estraro de UEA en la Centra Oficejo en Roterdamo.

La 18-an de junio 2005 ŝi geedziĝis kun Håkan Lundberg kun kiu ŝi nun loĝas en Stokholmo kaj estas patrino de du infanoj denaske parolantaj esperanton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]