Sopeira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sopeira
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22583
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 91  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 0° 45′ O (mapo)42.3161111111110.74555555555557Koordinatoj: 42° 19′ N, 0° 45′ O (mapo) [+]
Alto 704 m [+]
Areo 44,086645 km² ( 440 8.6 645 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sopeira (Provinco Ŭesko)
Sopeira (Provinco Ŭesko)
DEC
Sopeira
Sopeira
Situo de Sopeira
Sopeira (Hispanio)
Sopeira (Hispanio)
DEC
Sopeira
Sopeira
Situo de Sopeira

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sopeira [+]
vdr

Sopeira [soPEJra] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Ĝi formas parton de la Aragona Strio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Roka ŝtuparo kiu nomas la akvobaraĵon Escales.

Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko Ribagorza, borde de la rivero Noguera Ribargorzana kiu faras limon inter Aragono kaj Katalunio, kaj iom sude de la Akvobaraĵo de Escales (la akvorezervejo mem estas dividita inter Aragono kaj Katalunio). La municipa ĉefurbo estas en la kerno de Sopeira.

Ĝi limas norde kun Bonansa, oriente kun la rivero Noguera Ribagorzana (limo kun Katalunio), sude kaj okcidente kun Arén. Oni parolas variaĵon de la kataluna. Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj:

  • Aulet
  • Pallerol
  • Santoréns
  • Sopeira (municipa ĉefurbo)

La klimato estas malvarma, nome montara.

La loĝloko Sopeira mem kiel sidejo de la municipo (705 msm)[1] estas je 136 km oriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo N-230 (kiu laŭiras la riveron Noguera Ribagorzana kaj la limon inter Katalunio kaj Aragono) sude kun Puente de Montañana kaj Arén kaj norde kun fora Francio. Krome loka ŝoseo komunikas kun kataluna apuda loĝloko Llastarri.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mezepoka ponto.

La nuna municipo estis rezulto de la kunigo de ĝistiamaj municipoj en la 1960-aj jaroj.

La romanika Monaĥejo de Sankta Maria de Alaón estis konstruita fine de la 11-a jarcento fare de benediktanoj sur iama visigota konstruaĵo de la 8-a jarcento.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Sopeira kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 93 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:

  • La urba kerno.
  • Monaĥejo de Sankta Maria de Alaón.
  • Preĝejo de Aulet kaj romanikaj ermitejoj.
  • Ermitejo de la Virgulino de Roca Mora en Santoréns.​
  • Naturaj lokoj.

Bildoj de la Monaĥejo de Sankta Maria de Alaón[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sopeira en la hispana Vikipedio.