Arén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arén
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22583
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 308  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 0° 43′ O (mapo)42.260.72222222222223Koordinatoj: 42° 16′ N, 0° 43′ O (mapo) [+]
Alto 709 m [+]
Areo 119 km² (11 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arén (Provinco Ŭesko)
Arén (Provinco Ŭesko)
DEC
Arén
Arén
Situo de Arén
Arén (Hispanio)
Arén (Hispanio)
DEC
Arén
Arén
Situo de Arén

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arén [+]
vdr

Arén [aREN] (Areny de Noguera en ribagorza kataluna)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Ĝi formas parton de la Aragona Strio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo ĉe senhomejo Iscles.

Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko Ribagorza, borde de la rivero Noguera Ribargorzana kiu faras limon inter Aragono kaj Katalunio. La municipa ĉefurbo estas en la kerno de Arén.

Ĝi limas norde kun Sopeira, oriente kun la rivero Noguera Ribagorzana (limo kun Katalunio), sude kun Puente de Montañana, sudokcidente kun Monesma y Cajigar, okcidente kun Isábena, kaj nordokcidente kun Beranuy. Oni parolas variaĵon de la kataluna. Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj:

  • Iama teritorio de Arén:
    • Arén, Berganuy, Campamento de Arén, Claravalls, Puifel, Sobrecastell kaj Soliva.
  • Iama teritorio de Cornudella de Baliera (aligita al la municipo en 1965):
    • Casa Consistorial, L'Hostalet, Iscles, Puimolar, Rivera de Vall, San Martín, El Sas, Soperún, Suerri, Treserra kaj Vilaplana.
  • Iama teritorio de Betesa (aligita en 1966):
    • Betesa, Los Molinos de Betesa, Obís kaj Santa Eulalia.

La klimato estas malvarma, nome montara.

La loĝloko Arén mem kiel sidejo de la municipo (708 msm)[2] estas je 128 km oriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo N-230 (kiu laŭiras la riveron Noguera Ribagorzana kaj la limon inter Katalunio kaj Aragono) sude kun Puente de Montañana kaj norde kun fora Francio. Krome lokaj ŝoseoj komunikas kun katalunaj apudaj loĝlokoj El Pont d'Orrit kaj Orrit.

Historio[redakti | redakti fonton]

Betesa.

La nuna municipo estis rezulto de la kunigo de ĝistiamaj municipoj en la 1960-aj jaroj.

Arén apartenis al la Graflando Ribagorza kaj estis militista sidejo ĝis fino de la 18-a jarcento, kiam la soldataro estis translokigita al Benasque. Dm la Milito de Hispana Sukcedo la loko estis detruita kaj la loĝantaro malpliigita pro mistraktado fare de ambaŭ militpartioj.[3]

Claravalls estis menciita jam en 1211. Cornudella de Baliera estis menciita en 1056. Puimolar estis menciita en 1405.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis denove damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Arén kie oni malaltiĝis el 391 loĝantoj en 1821 ĝis 282 en 1901 kaj poste ĝis 190 en 2006. En la tuta municipo oni malaltiĝis ĝis nunaj 318 loĝantoj (2022).[4]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Dolmeno de Cornudella de Baliera.
Ruinoj de Soperuny.

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj fakte en Arén:

  • La urba kerno.
  • Prahistoriaj restaĵoj. En Cornudella de Baliera estas dolmenoj kaj unu menhiro).
  • Kuŝejo de iknitoj de dinosaŭro de Arén.
  • Restaĵoj de kastelo de la 10-a jarcento.
  • Nekropolo antaŭa al la 11-a jarcento.
  • Preĝejo de la 11-a jarcento.
  • Preĝejo de Sankta Marteno de la 18-a jarcento, de baroka stilo.
  • Domo de la kastelestro.​
  • Naturaj lokoj.

Krome estas ĉirkaŭe jeno:

  • Romanika preĝejo en Soliva de la 12-a jarcento kun modifoj de la 18-a jarcento.​
  • Preĝejo de la 18-a jarcento en Rivera de Vall, kies romanika pordego devenas de la ermitejo de Sankta Petro (de la 12-a jarcento), nune ruina.​
  • Ermitejo de Sankta Lucia ĉe Suerri.
  • Romanika preĝejo de Tresserra.
  • Ermitejoj de Betesa.
  • Romanika ermitejo de Els Molins.
  • Romanika preĝejo de Ovís.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Decreto Legislativo 2/2006, de 27 de diciembre, del Gobierno de Aragón, por el que se aprueba el texto refundido de la Ley de Delimitación Comarcal de Aragón
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. Molina, Gerard Pamplona; Rourera, Lluís Terrado (16a de marto 2022). «Represión austracista en la Corona de Aragón durante las primeras fases de la Guerra de Sucesión de España. El caso de Areny de 1707». Cuadernos de Historia Moderna 47 (1): 201-226. ISSN 1988-2475. doi:10.5209/chmo.73310. Konsultita la 11an de aŭgusto 2022.
  4. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arén en la hispana Vikipedio.