Saltu al enhavo

Sophea Duch

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sophea Duch
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1985 (1985-11-30) (38-jaraĝa)
en Pnompeno
Lingvoj kmera
Ŝtataneco Kamboĝo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto
aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sophea Duch (kmere ឌុច សុភា prononcita [kiel ː [soːpʰiaː duc]) estas populara kantistino kiu naskiĝis en Phnom Penh, Kamboĝo.  Ŝi estas nuntempe tre populara ne nur inter la plej juna generacio en Phnom Penh, kaj en la resto de Kamboĝo sed ankaŭ en aliaj landoj de la azia sudoriento. Kvankam multnombraj retejoj citas ŝian muzikon kaj ŝian personan vivon, la informo en ĉi tiuj lokoj estas ankoraŭ sufiĉe nekompleta. Oni diras, ke ŝi naskiĝis en 1986 en familio kun 9 infanoj. Poste direktoro de loka muzika grupo malkovris ŝin kaj ŝi komencis aperi en la kamboĝa televido. Ŝi kantis aŭ aktoris ĝis nun en 20 khmer-filmoj. Oni kredas, ke nuntempe estas almenaŭ 500 titoloj de KD-oj, en kiu ŝia nomo aperis en la listo de la artistoj. Ŝi estas ankaŭ populara aktorino, kiu laboras nuntempe por televida ĉeno en Kamboĝo.

Ŝia nomo aperis en la listo de 20 aŭ pli da filmtitoloj en khmera lingvo..