Sophie Scholl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:DBP 1964 431 Hitlerattentat Sophie Scholl.jpg
Sophie Scholl, germana poŝtmarko (1964)

Sophia Magdalena SCHOLL (naskiĝis la 9-an de majo 1921, mortis la 22-an de februaro 1943) estis germania studentino, unu el la 5 fondintoj de la senperforta kontraŭnazia grupo Blanka rozo, kiun ŝi kun sia frato Hans Scholl esence gvidis.

En februaro de 1943 oni kaptis ŝin kune kun la frato dum disvastigado de kontraŭnaziaj kaj kontraŭmilitaj flugfolioj, arestis, kaj post kvar tagoj kondamnis je morto pro perfido kaj ekzekutis per gilotino.

En la jaro 2003 la spektantoj de la germania publika televidkanalo ZDF en enketo Niaj plej bonaj voĉdone lokis ŝin kune kun ŝia frato sur la 4-an lokon en listo de la plej grandaj personoj de la germana nacio.

Laŭ la motivoj de la sorto de ŝi kaj de la grupo oni produktis la filmojn Blanka rozo (orig. Die Weiße Rose, 1982), Kvin lastaj tagoj (orig. Fünf letzte Tage, 1982) kaj Sophie Scholl - La lastaj tagoj (orig. Sophie Scholl - Die letzten Tage, 2005).

Ŝablono:Ĝermo-germano