Soraya Jiménez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Soraya Jiménez Mendivil (5-a de marto de 1977 - 28-a de marto de 2013) estis meksika sportistino, specialisto en halterlevo. Ŝi gajnis oran medalon en la olimpikaj ludoj 2000 en Sidney, Aŭstralio. Neniu alia halterlevistino tion atingis antaŭe. En la posta vivo ŝi havis multajn operaciojn kaj malsanojn. Je la 28-a de marto 2013 ŝi mortis en sia domo pro apopleksio en la aĝo de 35 jaroj.